Lu Han

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lu Han
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1990 (1990-04-20) (34-jaraĝa)
en Haidian District
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio vd
Alma mater Universitato Yonsei • Seula Instituto de la Artoj • Beijing Haidian Foreign Language Shi Yan School vd
Familio
Amkunulo Guan Xiaotong vd
Profesio
Okupo kantistoaktoromodelo • televida aktoro • diskografa artisto vd
Aktiva dum 2011– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lu Han (ĉine 鹿晗, naskiĝis la 20-an de aprilo 1990), ankaŭ konata kiel Luhan, estas ĉina kantisto, dancisto kaj aktoro. Li estis ano de la Sudkorea-Ĉinia knaba bando Exo kaj ties sub-bando Exo-M, antaŭ ol forlasi la bandon en oktobro 2014.

Lu Han lanĉis sian debutan albumon Reloaded en 2015 kaj ĉefrolis en pluraj filmoj kiel 20 Once Again (2015), The Witness (2015) kaj Time Raiders (2016). En 2017, li ĉefrolis en sia unua televida dramo, Fighter of the Destiny.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Lu Han naskiĝis la 20-an de aprilo 1990 en Haidian, Pekino. Li studis ĉe la Universitato Yonsei en Suda Koreio kiel interŝanĝa studento. Li studis aplikatan muzikon ĉe la Seula Instituto de Artoj.

En 2010, Lu Han estis observita en Myeong-dong de agento, kiu rekomendis al li provprezenti por SM Entertainment; poste li estis trejnita en la kompanio.

Muzika kariero[redakti | redakti fonton]

2011–2014: Exo[redakti | redakti fonton]

Luhan ĉe la EXO Lost Planet en Singapuro, 23-an de aŭgusto 2014

Kune kun Tao, Chen kaj Kai, Luhan faris sian debutan televidan prezenton ĉe la SBS Gayo Daejeon la 29-an de decembro 2011.

La 10-an de oktobro 2014, Luhan starigis proceson kontraŭ SM por nuligi sian kontrakton kaj forlasis EXO.

2015–2016: Solluda debuto kaj unua travojaĝo[redakti | redakti fonton]

Luhan unuafoje lanĉis sian solludan albumon en julio 2015, kiam li kunlaboris kun fama produktisto nome Djemba Djemba. En la sama monato, li kunlaboris kun David Tao por la Vintra Olimpiko de 2022.

Lia unua cifera albumo Reloaded I estis lanĉita la 10-an de septembro 2015 de QQ Muziko.

Ekde 2016: XXVII (27)[redakti | redakti fonton]

Luhan prezentanta en Hangzhou, 2018

Ekde 2016, Luhan anoncis, ke li lanĉos serion da albumoj sub la temo "XXVII", kiu signifas "Xperience", "Xplore", "Entrepreno", "Imagpovo" kaj "I". La albumoj celas registri kreskan historion de Luhan en la aĝo de 27 jaroj.[klarigu]

Televida kaj filma kariero[redakti | redakti fonton]

Luhan faris sian filman debuton en la 2015 filmo 20 Once Again. Li ankaǔ ĉefrolis en la krima filmo The Witness.

En 2016, li ĉefrolis en la fantazia filmo Time Raiders. Sekve li rolis en The Great Wall, historia epopeo reĝisorita de Zhang Yimou.

En 2017, Luhan ĉefrolis en sia unua televida dramo Fighter of the Destiny. En septembro, oni anoncis, ke Luhan sin prezentos en la scienc-fikcia filmo Shanghai Fortress kune kun Shu Qi.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Rilato[redakti | redakti fonton]

La 8-an de oktobro 2017, Luhan kaj ĉina aktorino Guan Xiaotong konfesis, ke ili enamiĝas.