Luca Brecel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luca Brecel
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1995 (1995-03-08) (29-jaraĝa)
en Dilsen-Stokkem
Lingvoj nederlandaangla
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo snooker player
vdr
Brecel en 2011
Luca Brecel ĉe la germanaj mastroj, en 2014.

Luca BRECEL (naskita la 8-an de marto 1995) estas belga profesia snukerludanto. Li estas la mondĉampiono por 2023.

Li estas la unua mondĉampiono en la historio, kiu ne devenas el anglalingva lando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Brecel naskiĝis kaj kreskis en Dilsen-Stokkem, Limburgo, Belgio.

En 2009, kiam li estis 14-jaraĝa, li gajnis la eŭropan sub-19-jaraĝa-ĉampionecon kaj en 2011 li komencis partopreni konkursojn por profesiuloj.

Ĉe la Mondĉampioneco okazigita en Sheffield ĉe la Crucible Theatre, li venkis Mark Selby de Anglio (vicigita dua en la turniro) en la fina matĉo kun poentaro de 18-15. Survoje al gajnado de la titolo, li venkis Mark Williams de Kimrio en la dua raŭndo kun la rezulto de 13-11, en la kvaronfinalo li venkis la eksiĝintan mondĉampionon Ronnie O'Sullivan de Anglio (vicigita 1 en la turniro) kun la rezulto de 13-10, post malfrui 6-10 kaj venkinte en sep sinsekvaj ludoj kaj en la duonfinalo, li venkis C. Jiahui el Ĉinio (17-15) post 5-14 deficito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]