Lucie Karešová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Lucie Karešová
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1972 (1972-07-19) (51-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Lucie KAREŠOVÁ (naskiĝis la 19-an de julio 1972, do nun 51-jara) estas ĉeĥa esperantistino, iama aktivulino de la junulara esperanto-movado en Ĉeĥio kaj estraranino (1999-2004) de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Inter la jaroj 2002 kaj 2011 ŝi krome estis ĉefdelegitino de UEA por Ĉeĥio.

Lucie Karešová estas patrino de unu infano kaj loĝas en Hořice v Podkrkonoší kaj Prago.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Karešová, Lucie: Ekonomia subteno de la bezonoj de handikapitaj homoj en la ĉeĥa socio In Fakaj aplikoj de Esperanto. Praha: KAVA-PECH, 2000.