Lucio la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papo
Papo
Lucio la 3-a
171-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Ubaldo Allucignoli
Pontifiko de 1-a de septembro 1181
ĝis 25-a de novembro 1185
Antaŭulo Aleksandro la 3-a
Sekvanto Urbano la 3-a
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1109 (1109-11-30)
en Luko,  Sankta Romia Imperio
Morto 25-a de novembro 1185
en Verono,  Venecia respubliko
Tombo Verona Cathedral [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lucio la 3-a (latine Lucius Tertius, naskonome Ubaldo Allucignoli) estis papo de la katolika eklezio, elektita en la jaro 1181. Li oficis ĝis sia morto la 25-an de novembro 1185, dum 4 jaroj, 2 monatoj kaj 25 tagoj. Sume temis pri la 171-a papo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lucio jam en 1141 nomiĝis fare de papo Inocento la 2-a kardinalpastro de Santa Passede, en 1159 kardinalepiskopo de la epikopujo Ostia. En 1138 li jam estis kardinala diakono de Sant' Adriano ĉe Roma forumo. Lucio rangis inter la plej intimaj konatuloj de la antaŭulo Aleksandro la 3-a. En ties konflikto kun imperiestro Frederiko la 1-a pri la heredo de la posedaĵoj toskaniaj de Matildo de Tuscio li provis diplomate peri. Malgraŭ sia talentego diplomata li en la konkreta situacio fiaskis. Kiel papa legato li partoprenis la kontraktfarado de Konstanco en la jaro 1153.

Post la elektiĝo Lucio, kiu ankoraŭ sub Bernardo de Clairvaux iĝis cisterciano, malpermesis la tradiciajn mondonacojn al la romanoj. Pro la sekvinta malŝatiĝo fare de la enloĝantaro li ne aŭdacis resti en la Laterano kaj translokis la ordinadon al Velletri.

En liaj konfliktoj kun la romaj politikistoj li vokis je helpo la ĉefepiskopon majencan Kristiano la 1-a de Buch kiu fakte intencis helpegi la papon. Pro subita morto lia en 1183 la projekto ĉesis. Sekve Lucio la 3-a petis helpon ĉe la imperiestra moŝto kaj renkontiĝo kun la imperiestro iĝis en 1184 en Verono.

Malgraŭ propra malfacila situacio Lucio en multaj punktoj ne cedis rajtojn al la imperiestro; almenaŭ oni konsentis pri agoj baldaŭaj kontraŭ heretikuloj. Ankaŭ nova krucmilito planitis. La krono de la tronheredonto Henriko la 4-a je kunreganto ne permesitis fare de la papo. En oktobro 1184 publikigis Lucio la 3-a ĉe la koncilio de Verono la dekreton Ad abolendam kiu preparis la kreadon de Inkvizicio. Interveno imperiestra en favoro de Lucio tamen ne plu okazis ĉar la papo mortis en Verono; en la katedralo tiea li ankaŭ entombigitis. Post lia morto la kardinala kolegio pligrandiĝis de 27 je 32 membroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]