Lucius Oto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lucius OTO (latine Lucius Salvius Otho), patro de la romia imperiestro Oto, ano de aristokrata romia familio. Pro lia similo al la imperiestro Tiberio estis onidiroj ke li estis ties filo.

Dum sia kariero de armea oficiro, Lucius Oto akiris reputacion de severo. Ekz. en la provinco Iliriko iuj soldatoj malsukcese ribelis kontraŭ la imperiestro Klaŭdio kaj klopodis kaŝi la fakton per mortigo de la oficiroj kiuj iniciatis la ribelon: pro tio Klaŭdio promociis ilin, sed Lucius Otho konadis ilian ekzekuton pro la mortigo de iliaj oficiroj.

Lucius Otho reakiris la favoron de la imperiestro kiam li devigis sklavojn de romia kavaliro malkaŝi komploton kontraŭ Klaudio, kiu pro tio nomumis lin patricio, dirante ke li estis "viro pli lojala ol mi eĉ rajtas preĝi ke miaj infanoj estos".

Krom la imperiestro Oto, Lucius Oto estis patro de Lucius Salvius Titianus Otho, konsulo en 52.