Ludarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La morto de la artisto (2018), de Abel Azcona.

Ludarto estas artaĵo aŭ arta specimeno kreita de agoj gviditaj de la artisto aŭ de aliaj partoprenantoj, kaj povas esti pri tio rekta, dokumentita, spontana aŭ skriba, prezentita al publiko en kunteksto de belartoj, kaj pli aparte en nuntempa arto. Estas oportuna havante gravan kaj fundamentan rolon en la arto de avangardo laŭlonge de la 20a jarcento.

La ludarto implicas kvar fundamentajn elementojn: la tempo, la spaco, la korpo aŭ la ĉeesto de la artisto en komunikilo, kaj la rilato inter la kreinto kaj la publiko. La agoj povas efektiviĝi surstrate, en ĉiu tipo de kadro aŭ de spaco kaj dum ajna periodo. La celo estas kaŭzi reagon, foje helpe de la improvizaĵo kaj de la arta surscenigo. La temo estas ĝenerale ligita al la procezoj de vivo de la artisto, al la bezono de denunco aŭ de socia kritiko kaj al spirito de transformo. La ludarto povas esti plenumita nur unufoje aŭ ripetite, apogi sin aŭ ne sur scenejo, esti improvizita aŭ farita por atingi la celon per longaj ripetoj.

Famaj ludartistoj estas Marina Abramovic, Joseph Beuys, Gina Pane, Carolee Schneemann kaj Chris Burden. Tiu ĉi arta formo, ofte efemera, estas ĝenerale dokumentita per fotoj, filmoj aŭ atestoj, kaj ĝiaj spuroj pluvivas ĉefe en la memoroj de atestantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Devenoj[redakti | redakti fonton]

La disciplino aperis en 1916 paralele al la dadaismo, sub la signo de la koncepta arto. Tiu movado estis gvidita de Tristan Tzara, unu el la pioniroj de la dadaismo.

Matureco[redakti | redakti fonton]

En 1945, la ludarto fariĝis aparte plena aktiveco en Novjorko, rekonita kiel tia de la artistoj kaj superante la provokojn kiuj estis karakterizintaj ilin ĝis-tie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]