Ludvík Chytil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludvík Chytil
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1929 (1929-07-02)
en Žlutava
Morto 23-an de majo 2011 (2011-05-23) (81-jaraĝa)
en Přerov
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ludvík CHYTIL (naskiĝis en Žlutava apud Napajedla la 2-an de julio 1929 - mortis en Přerov la 23-an de majo 2011) estis ĉeĥa esperantisto aktivanta en la loka grupo de la urbo Přerov. Honora membro de ĈEA.

En 2004 li ricevis Medalon de J. A. Komenio de la magistrato de Přerov, kiu atribuis ĝin al li pro propagando de la urbo per Esperanto.

Membro de EK Přerov. Apartenas al fondintoj de la klubo kaj multajn jarojn estis kluba prezidanto. Li ĝisfine estis „motoro“ de la klubo. Li sciis laŭdi bonan laboron, sed ankaŭ kritiki, kio al li ne plaĉas, estas egale ĉu ĉe ni aŭ eksterlande. Li partoprenis 12 kongresojn de UK kaj partoprenis multajn diversajn aranĝojn enlande kaj eksterlande. Li esperantigis multajn propagandajn materialojn pri Přerov kunlaborante kun urbaj institucioj – Urba magistrato, Urba muzeo.

Samideano Ludvík Chytil esperantistiĝis en 1953, kiam kaptis lian atenton ĉeĥolingva afiŝo „Ĉu vi volas korespondi kun la tuta mondo?“. Li komencis vizitadi Esperanto-rondeton en la fervojista klubo ĉe la stacidomo de Přerov. Lia unua instruisto estis Drahomír Kočvara. Li komencis vizitadi kongresojn kaj konferencojn eksterlande. Plej multe impresis lin trimonata restado en Brazilo. Per Esperanto li propagandis sian urbon Přerov. Li esperantigis sep-paĝan supervidon pri historio kaj nuntempo de Přerov, parton de broŝuro pri Meza Moravio, broŝuron pri inundoj en Lověšice, enkondukon de studaĵo „100 jaroj de Michalov“ de Jiří Lapáček, verkis pri historio de Esperanto en Přerov ekde 1923. Li esperantigis ankaŭ faldolion pri Přerov.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Vladimír Konopka: Lidice (eldonis maŝinfabriko en Přerov, eldonjaro ne indikita)
  • Lověšice. Inundoj en 1997 (Ĉeĥa Asocio de Virinoj, Ĉeĥa Ruĝa Kruco, 1999)
  • Museum pictus (Muzeo en Bildoj, ĉeĥe, slovake, pole, ruse, germane, angle, france, hispane, itale, hungare, Esperante - pri la muzeo J. A. Komenio en Přerov, 2001)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]