Luigi Carlo Borromeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Luigi Carlo Borromeo
Persona informo
Nomo Luigi Carlo Borromeo
Dato de naskiĝo 26-a de oktobro 1893
Loko de naskiĝo Graffignana
Dato de morto 4-a de julio 1975
Loko de morto Pesaro
Okupo episkopo
Aĝo je morto 81
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Luigi Carlo Borromeo (naskiĝis la 26-an de oktobro 1893, en Graffignana, mortis la 4-an de julio 1975, en Pesaro) estis itala episkopo.

Li estis episkopo de Pesaro ekde la 28-a de decembro 1952 ĝis la 4-a de julio 1975, lin sukcedis MS-ro Gaetano Michetti.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Graffignana[1] en 1893, kaj estis ordinita pastro en 1918; li estis konsekrita helpa episkopo de Lodi la 2-an de decembro 1951 de MS-ro Pietro Calchi Novati.

La 28-an de decembro 1952 li estis nomumita episkopo de la Diocezo de Pesaro.[2]

Li ĉeestis ĉiujn kunsidojn de la dua Vatikana Koncilio, kaj en 1971[3] li inaŭguris la novan paroĥon de St. Karlo Boromeo.

Li gvidis la diocezon ĝis sia morto la 4-an de julio 1975. Li estis entombigita en la dioceza katedralo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ernesto Preziosi, "La marea che sale…" Mons. Luigi Borromeo vescovo di Pesaro e l'apertura a sinistra, en Frammenti. Quaderni per la ricerca, nº 11, 2007.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]