Saltu al enhavo

Luis Hernández García

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Luis HERNÁNDEZ García, naskiĝinta en 1938 en Valladolid, forpasinta la 29an de junio 2024 samurbe, estis hispana esperantisto.

Li estis esperantisto ekde 1962. Li estis sekretario de la valadolida grupo dum multaj jaroj. Li estis sekretario de Hispana Esperanto-Federacio de 1978 ĝis 1984, kiam ties sidejo troviĝis en Valadolido. Li estis ankaŭ libroservanto de HEF dum multaj jaroj kaj estis dumviva membro de UEA. Li partoprenis preskaŭ ĉiujn naciajn kaj universalajn kongresojn kune kun sia edzino Rafaela Urueña.