Rafaela Urueña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rafaela Urueña
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1942 (1942-06-20) (81-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

María Rafaela URUEÑA ÁLVAREZ naskiĝis la 20-an de junio 1942 en Bilbao. Ŝi studis en Valladolid, kie ŝi diplomiĝis pri juro en la samnoma fakultato de la Universitato de Valladolid. En 1979 ŝi doktoriĝis pri juro kaj ekde 1986 ŝi estas profesorino pri internacia juro kaj internaciaj rilatoj en la Universitato de Valladolid.

Rafaela Urueña estas aŭtorino de diversaj libroj kaj artikoloj pri medio-protektado kaj pri juro de la maro. Ŝi estas membro de la Katedro "Jean Monnet" pri eŭropunia juro kaj fondinta membro de la Instituto de Eŭropaj studoj en la sama universitato. Ekde 1960 ŝi aktivas en la Esperanto-movado, unue en la loka kaj poste en la nacia kaj internaciaj movadoj. De 1978 ĝis 1984 ŝi estis prezidantino de Hispana Esperanto-Federacio. En 1998 prezidis la organizan komitaton de la 57ª Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Valladolid.

Dum pluraj jaroj ŝi prelegis pri juraj temoj en la kadro de Internacia Kongresa Universitato dum pluraj UK kaj estis la rektorino de IKU dum la Universala Kongreso okazinta en 1993 en Valencio.

Aŭtoro de multaj libroj kaj artikoloj en la hispana, i.a. pri medio-protektado kaj juro de la maro, ŝi publikigis krome la Esperanto-librojn ABC de la Eŭropa Unio: Enkonduko en la eŭropan juron (1997) kaj Eŭropa Unio, paŝon post paŝo (2014)[1]. En 2016 aperis ŝia enkonduka eseo en la libreto eldonita de UEA kun pluraj internaciaj traktatoj, Fundamento de la Homaj Rajtoj. Ŝi estas la Honora Prezidanto de la UEA-laborgrupo “Esperanto por UN”, kaj dumviva asociita membro de AIS San Marino. Post la refondo de internacia faka asocio pri juro (post la forpaso de d-ro Ivo Lapenna), ŝi estis prezidanto de Jura Esperanto-Asocio (EJA) ekde 1991 ĝis 1995, kaj denove kun la sama posteno ekde 2010 ĝis 2015. Nun ŝi estas Sekretario de Internacia Jurista Esperanto-Asocio (IJEA).

Urueña Álvarez estas dumviva asociita membro de AIS San-Marino. La 5-an de oktobro 2010 ŝi honoriĝis per la premio Ada Fighiera-Sikorska.[2]. En la 103a Universala Kongreso en Lisbono ŝi estis elektita Honora Membro de UEA[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]