Luis Landero
Luis Landero | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Luis Landero Durán | ||||
Naskiĝo | 25-an de marto 1948 (76-jaraĝa) en Alburquerque | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Komplutensa Universitato de Madrido - Spanish philology (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto instruisto romanisto vd | ||||
Aktiva dum | 1989– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Juegos de la edad tardía vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Luis LANDERO (Alburquerque [alburKERke], Badajoz, Ekstremaduro, naskiĝis en 1948), estas hispana verkisto kaj ĉefe romanisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]De malriĉa kamparana familio de Ekstremaduro elmigrinta al Madrido en 1960, li devis frue eklabori en diversaj postenoj -kiel gitarinstruisto ekzemple- por pagi sian studadon. Li studis hispanan filologion en la Universidad Complutense de Madrid kaj tie laboris kiel helpinstruisto de Franca Filologio. Poste li estis instruisto de Hispanaj Lingvo kaj Literaturo en mezlernejo de Madrido. Lastatempe li estas instruisto en la Escuela de Arte Dramático (Altlernejo pri Teatrarto) de tiu ĉi sama urbo. Ekde la apero de lia unua kaj sukcesa romano, Juegos de la edad tardía (Ludoj de malfrua epoko), kie okazas unika dialogo inter fantazio kaj realo de klara influo cervanteska kaj kiu estis premiita per la premioj de la Crítica de 1989 kaj la Nacional de Literatura en 1990, li publikigis aliajn romanojn kaj gazetartikolojn ĉefe en El País kaj kolektitaj en ¿Cómo le corto el pelo, caballero? (Kiel vi volas tonditan hararon, sinjoro?) (2004).
Lia verkaro montras ĉefrolulon kiuj veturas inter fikcio kaj ekzistada malvenko, kio konstruas kontrastan mondon, kiel tio inter deziro kaj realo, nuntempa urba vivo kaj kamparana deveno, ktp. La etoso kie devas elturniĝi ŝajnaj malvenkintoj en la batalema nuna vivo kontrastas kun belega kaj brilega priskriba stilo per majstra uzado de literaturaj rimedoj kaj strukturo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Juegos de la edad tardía (Ludoj de malfrua epoko) (1989).
- Caballeros de fortuna (Bonsortaj sinjoroj) (1994).
- Entre líneas: el cuento o la vida (Inter linioj: la rakonto aŭ la vivo) (1996; 2001). Eseo.
- El mágico aprendiz (La magia metilernanto) (1999).
- El guitarrista (La gitaristo) (2002).
- ¿Cómo le corto el pelo, caballero? (Kiel vi volas tonditan hararon, sinjoro?) (2004). Artikoloj.
- Hoy, Júpiter (Hodiaŭ, Jupitero) (2007).