Luis Martínez Ungría
Aspekto
(Alidirektita el Luis Martinez Ungria)
| Luis Martínez Ungría | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1910 |
| Morto | 26-an de novembro 1993 (82-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Argentino |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Luis MARTINEZ UNGRIA (naskiĝis 1911 - mortis la 26-an de novembro 1993) estis la delegito en la argentina ĉefurbo Bonaero.
Kiel framasono kaj sekretario de la Argentina Federacio de Konsumkooperativoj, li scipovis intime ligi tiujn du interesojn al sia E-agado: li estis fakdelegito pri ili, agadis en Internacia Kooperativa E-Organizo kaj estis redakto-komitatano de Kooperativa Stelo. Dum longaj jaroj li funkciigis propran korespondan E-kurson kaj eldonis hispanlingvan informbultenon.

