Luis Sepúlveda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis Sepúlveda (2009)

Luis SEPÚLVEDA, naskiĝinta je la 4-a de oktobro 1949 en Ovalle, estas ĉilia verkisto, ĵurnalisto kaj filmreĝisoro.

Li partoprenis diversajn politikajn agadojn, interalie kiel kunlaboranto de la reĝimo de prezidanto Salvador Allende, kaj estis enkarcerigita dum la diktaturo de Augusto Pinochet. Li poste devis ekziliĝi, unue al Germanio kaj poste al la hispana urbo de Ĥiĥono (Gijón), kie li loĝas de 1996.

Lia plej fama romano estas "La maljunulo kiu legadis amnovelojn".

Li ricevis interalie la premiojn Gabriela Mistral de poezio (1976), Rómulo Gallegos de romanoj (1978) kaj la Premio Tigre Juan de noveloj (1988).

Eksteraj ligiloj