Lujza Székely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lujza Székely
Lujza Székely (dekstre en 1927)
Lujza Székely (dekstre en 1927)
Persona informo
Naskonomo Smura Lujza Magdolna
Naskiĝo la  25-an de septembro 1904(nun 1904-09-25)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 1-an de junio 1998
en Usono Novjorko (Usono)
Lingvoj angla
Ŝtataneco HungarioUsono
Familio
Edz(in)o Sándor PethőLászló Acsay
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Lujza Székely [sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely Lujza estis hungara aktoro. Ŝia origina plena nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Smura Lujza Magdolna [ŝmura], ŝia unua edzo estis Sándor Pethő, la dua László Acsay.

Lujza Székely [1] naskiĝis la 25-an de septembro 1904 (laŭ alia informo la naskiĝjaro estis 1902) en Budapeŝto, ŝi mortis la 1-an de junio 1998 en Novjorko (Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lujza Székely komencis sian aktoran karieron en Gaja Teatro en 1922. En la teatra jaro 1925 ŝi apartenis al Teatro Renaissance. Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis:

Intertempe en 1926 ŝi edziniĝis, baldaŭ ŝi naskis 2 gefilojn. En 1941 ŝi plene forlasis la scenejon (en la antaŭlasta jaro ŝi vidviniĝis). Ŝi denove edziniĝis, post la 2-a mondmilito la nova geedza paro forlasis la landon.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Nichols: Ábris rózsája - Rózsa Krisztina
  • Mihály Eisemann: Vadvirág - Mária

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Diadalmas élet (1923) – Kitty
  • A 111-es (1937) – princino Aglaya

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.