Saltu al enhavo

Lukas Märtens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lukas Märtens
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 2001 (2001-12-27) (22-jaraĝa)
en Magdeburgo
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Leonie Märtens Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo naĝisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lukas Märtens (n. la 27-an de decembro 2001 en Magdeburgo) estas germana naĝisto. En 2022 li iĝis ĉampiono pri 400-metra liberstila naĝado en la Eŭropa Naĝado-Ĉampionado en Romo. Lia plej granda sukceso ĝis nun estas gajni la oran medalon en la 400-metra liberstila naĝa konkurso ĉe la Somera Olimpiko 2024 en Parizo.

Märtens partoprenis en la Eŭropa Junulara Naĝado-Ĉampionado 2018 kaj 2019 samkiel en la Monda Junulara Naĝado-Ĉampionado 2019 en Budapeŝto.

Kiam li partoprenis en la Mondpokalo de Naĝado 2019 en Berlino, li atingis la finalon en la liberstila naĝado pri 200 kaj 1500 metroj same kiel en la dorskraŭlo pri 200 metroj. Krome li ankaŭ partoprenis en la Eŭropa Ĉampionado de mallongaj trakoj 2019 en Glasgovo.

Ĉe la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, li kun Poul Zellmann, Henning Mühlleitner kaj Jacob Heidtmann kvalifikiĝis por la finalo pri 4 × 200 metroj liberstilo. La germana stafetado atingis la sepan lokon kun tempo de 7:06.51 minutoj. Ĉe la olimpiko en Tokio, Märtens ankaŭ partoprenis en la konkursoj de 200, 400 kaj 1500 metroj de liberstila naĝado.

Märtens vojaĝis al la Monda Ĉampionado 2022 en Budapeŝto kiel la tutmonde plej bona naĝisto pri 400-, 800- kaj 1500-metra liberstila naĝado. En sia unua konkurso li gajnis la arĝentan medalon en la 400 metroj; same li atingis la finalon pri 200 metroj (7-a loko) kaj 1500 metroj (4-a loko). Ĉe la Eŭropa Ĉampionado 2022 en Romo, li gajnis sian unuan internacian titolon en la 400-metra liberstila konkurso kaj alian arĝentan medalon en la 800-metra konkurso.

Ĉe la Monda Naĝado-Ĉampionado 2023 en Fukuoka, Märtens gajnis bronzon en la 400-metra liberstila konkurso. Li atingis la samon ĉe la Monda ĉampionado la sekvan jaron en Doho.

En la Somera Olimpiko 2024 en Parizo li gajnis oron en la 400-metra liberstila konkurso. Lia tri jarojn pli juna fratino cetere same estas sukcesa naĝistino kaj kun la frato konkuras en la Somera Olimpiko 2024.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]