Esperanto-movado en Luksemburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

En landeto Luksemburgo (300.000 enloĝantoj) agadis kelkaj Esperantistoj en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento. Laŭ la artikolo en UEA-jarlibro, 1928, la unuaj Esperantistoj en Luksemburgurbo estis M. Yuckun en Rodange (1902) kaj f-ino J. Jacques; laŭ detalo en la Ŝirjaeva manuskripto la unuaj pioniroj estis (en 1901) d-ro Foveau de Courmelles, kiu aperigis prop. artikolon en „L'Independance Luxembourgeoise“ (11 apr.), M. Yuckun en la Madeleine kaj Jos. Heymes en Rodange. En la Ido-skismo ĉiuj fariĝis Idistoj. Ekzistis kelkaj viglaj Ido-grupoj, okazis kelkaj int. Ido-kongresoj, sed iom post iom la movado malvigliĝis kaj disfalis. Diversaj klopodoj estas faritaj por reenkonduki Esperanton, precipe en 1922, kiam la kongresoj de IKA (v.) kaj MOKA (v.) okazis en Luksemburgo kaj uzis Espernanton, kaj en 1931, kiam R. Kreuz, dir. de ICK, vizitis la landon. En kelkaj int. kongresoj okazintaj en L. E-istoj partoprenis kaj propagandis. Organizita movado ankoraŭ ne ekzistas; Esperantistaj gazetoj havas kelkajn abonantojn; de 1933 estas del. de UEA en la ĉefurbo Luxembourg. En Luksemburgo aperas la E-gazeto: La Juna Batalanto.



Aktuala aldono[redakti | redakti fonton]

En 30aj jaroj la germano Wilhelm Solzbacher (kiu poste aktivis dum jardekoj en Usono) estis delegito en urbo Luksemburgo. Tio estas kampo ankoraŭ priesplorinda. Dum multaj jaroj Ido estis certe pli konata en Luksemburgio ol Esperanto, pro la laboro de la instruisto Henri Meier (1888-1973) el Esch-sur-Alzette, kiu organizis internacian Ido-kongreson en Luksemburgo en 1924.

La nuna asocion, "Luksemburga Esperanto-Asocio", koncize LEA, fondis malgranda grupo de idealistoj la 26an de novembro 1971 je la horo 20h30. Post tiu fondiĝo jam en 1972 unu el la grupo, s-ro Emile Pleim, kuraĝis gvidi kurson al 15 junaj geinteresuloj. El tiu kurso pluraj personoj engaĝiĝis movade kaj baldaŭ LEA konsistis el deko da aktivuloj kaj 120 honoraj membroj. Jen la unua komitato: Marcel Ries - prezidanto, Robert Hoegener – vizprezidanto, Emile Pleim – sekretario, Beby Hopp – kasistino, Raymond Huberty kaj la idisto Henri Meier – membroj. En 1972 Marcel Ries tre verve reprezentis la novan luksemburgan movadon ĉe fervojista kongreso en Clervaux. Jam jaron poste en 1973 LEA okazigis "Eŭropan kongreson" kun pli ol 500 partoprenantoj el 20 landoj. En la preĝejo de Bonnevoie estis celebrita tiumomente la unua Esperanto-geedziĝo en nia lando. Sekvis du jarojn poste unua junulara aranĝo en la tiama "Maison de l'Europe" en Pfaffental helpe kun Hans-Dieter Platz el Germanio. Dum la sekvantaj jaroj la asocia kaj esperantista vivo rapide evoluis kaj en 1977 Albert Wickler - dua prezidanto de LEA - organizis ILEI-konferencon sur Kirchberg. Tiutempe ankaŭ pastro Hansjörg Kindler kun granda entuziasmo membriĝis al la luksemburga grupo kaj ekde tiam tre forte influis la asocian vivon. Menciindas kelkaj gravaj eventoj: 38-a IKUE kongreso en 1979, regulaj kursoj, bela posta ŝtampo ESPERANTO, semajna rubriko en la plej grava gazeto ‘Lŭemburger Wort’, Esperanto-Centro ĉe 'Place des Bains', luksemburga stando ĉe la UK en Ateno, prospekto pri Luksemburgio 'la verda koro de Eŭropo', Eŭropa Kalendaro, organizado de Esperanto-kursoj en la somera artlernejo 'Summerakademie' kaj kaj kaj...

En la jaro 1980 Brian Moon elektiĝis prezidanto de LEA, kaj ĝis la hodiaŭa tago li gvidas la asocion. Aranĝoj kiel partopreno en 'Fête des Langues', diversaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj, ĉiumarda kunveno kaj ĉiumonata prelego kun diversaj temoj karakterizas la nunan programon de la asocio. Dank al kara forpasinta membro Ger Schlechter (mem regule radio-aktiva dum longa tempo ĉe RTL) LEA disponas pri ege taŭga kunvenejo en kvartalo Limpertsberg en la ĉefurbo Luksemburgo. La asocio momente havas ĉ. 25 aktivajn membrojn kaj ĉ. 80 pli malpli aktivajn. Dum la pli ol 40 jaroj de ekzisto de la asocio almenaŭ 360 personoj eklernis la internacian lingvon. Ĉefa menciinda afero de lastaj jaroj estas la aperigo en 2009 de luksemburglingva versio de la kurslibro ‘Esperanto per rekta metodo’ de Stano Marček. Tio estis absolute la unua fojo, kiam eldoniĝis libro, per kiu eblas lerni alian lingvon sur bazo de la luksemburga. Tamen necesas agnoski la problemon, ke pro la demografia dinamiko de lastaj jardekoj, kun konstante abunda enmigrado, granda parto de la publiko ne estas vere luksemburglingva. Rilate al tiu konstanta enmigrado, kiu forte karakterizas la socian evoluon en Luksemburgio dum lastaj jaroj, necesas mencii ankaŭ la fenomenon de almigrado de esperantistoj. Diversaj institucioj de Eŭropa Unio havas sian sidejon aŭ sian filion en Luksemburgo, kaj montriĝis, ke inter la oficistoj de EU troviĝas jen kaj jen esperantisto – plej ofte, sed ne nur, en la tradukservoj. Tiel ekzistas eta paralela Esperantujo kun rondo de EU-oficistoj, kiuj regule sed neformale rekontiĝas, tamen ne same regule kontribuas al la vivo de la loka asocio. Nia ĉefa problemo estas gardi la homojn por aktive partopreni aŭ aktive subteni la lingvon. Junaj homoj raras pli kaj pli. La lingva situacio en Luksemburgio estas tre speciala: la lando estas unike trilingva, kio povus konduki al bona konscio pri la avantaĝoj de multlingveco kaj respekto de lingvaj rajtoj, sed en praktiko rezultas, ke homoj facilanime akceptas la superregan aldonon de plia lingvo, la angla.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]