Lumturo de Eckmühl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 47°47′54″N 4°22′22″W  /  47.79833°N, 4.37278°U / 47.79833; -4.37278 (Lumturo de Eckmühl)
Eckmühl [1],[2]
Lumturo
Eckmühl2.jpg
Okcidenta fasado de la lumturo
Lando Francio
Regiono Bretonio
Departemento Finistère
Situo Penmarc'h, Finistero
 - alteco 60m[3] m s. m.
 - koordinatoj 47°47′54″N 4°22′22″W  /  47.79833°N, 4.37278°U / 47.79833; -4.37278 (Lumturo de Eckmühl)
Alteco 60 m[3] m
Estiĝo 1893 ĝis 1897[4]
Supermara alteco 64,80 m[3]
Videbleco 25 marmejloj [3]
Lumo 1 blanka brilo ĉiujn 5 sekundojn
Optiko Lenso de Fresnel, fokusa distanco: 30 cm, ∅ 4 m[3],[1]
Lampo 2 lampoj ĉiu je 650 W
Sonhelpo nebulkorno je 1 sono ĉiun 60 sekundojn
Vizitebla yes [5]
Loĝata ne [6]
Aŭtomatigo 17-an de oktobro 2007[6]
Situo enkadre de Francio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Francio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Eckmühl lighthouse

La lumturo de Eckmühl estas mara lumturo situanta sur la pinto de Saint-Pierre, en Penmarc'h, en la departemento Finistère en Francio. Ĝi altas je pli ol 60m. ĝi estis inaŭgurita la 17-an de oktobro 1897 kaj ĝi ŝuldas sian nomon al la nobeltitolo de sia donacinto, kiu granparte pagis ĝin. Ĝi sekurigas unu el la plej danĝeraj marbordoj de Francio pro la tieaj rifoj.

Ĝiaj muroj estis konstruitaj tute per ŝtono de Kersanton (proksima al granito) kaj la pario de ĝia ŝtuparŝakto estas kovrita per platoj de opalino. Ĝi estas nun unu el la plej vizitataj monumentoj de Finistère.

La lumturo estas klasita monumento historia ekde la 23-an de majo 2011[7].

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

De maldekstre dekstren : la semaforo, la « Malnova turo », la kapelo Saint-Pierre, la « Lumturo de Penmarc'h » kaj la lumturo de Eckmühl.

La konstruado de la lumturo de Eckmühl okazis kiam, post du jarcentoj da marasmo, la ekonomio de Penmarc'h releviĝas aparte dank'al la lanĉo de la ladprezervoj de sardinoj en la kvartalo de Saint-Guénolé kaj al la kaptado de sardinoj kaj skombroj, akompananta fortan demografian kreskon[8]. Ĝi prilumas unu el la plej danĝeraj punktoj de la bretona marbordo[9].

La lumturo de Eckmühl estas konstruita apud la antaŭaj lumturoj, en la vilaĝo de Saint-Pierre. Antaŭ ĝi, estis uzataj la « Vieille tour » (eo: la malnova turo), poste la « lumturo de Penmarc'h », ekfunkciigata en 1835 kaj rekta antaŭanto de Eckmühl[10]. Francio decidis per leĝo de la 3-a de aprilo 1882 modernigi la maran signaladon de siaj marbordoj, aparte per elektrigo de siaj plej gravaj lumturoj, inter ili tiu de Penmarc'h. La projekto pri nova prilumado antaŭvidis faskon altan je 60 metroj. La tiama lumturo estis nur alta je 40 metroj kaj priesploro kondukis al teknika malebleco plialtigi ĝin, nepra kondiĉo por starigo de prilumado videbla proksimume de 100 kilometroj[11]. En 1890 estis decidita la konstruo de nova lumturo alta je 54,20 metroj. La projekto estis konsiderata finita la 6-an de oktobro 1892, la planoj kaj la prezproponoj akceptitaj por totala sumo de 110 000 frankoj[12].

Neatendita financado[redakti | redakti fonton]

Tamen la 9-an de decembro 1892 la novaĵo pri netatendita financado trafis la projekton. Nu, la markizino Adélaïde-Louise d'Eckmühl de Blocqueville testamentis sumon de 300 000 frankoj por la konstruo de lumturo. Tiu lumturo devus nomiĝi « lumturo de Eckmühl » honore al ŝia patro la marŝalo Louis-Nicolas Davout, duko de Auerstaedt, princo de Eckmühl. Tiu nobeltitolo venis de la batalo de Eckmühl, kiun li kondukis proksime de la vilaĝo Eggmühl en Bavario. La markizino volis ke tiu nomo je malĝoja pasinteco estu elaĉetita per vivoj savotaj dank'al lumturo. Tiel en sia testamento, ŝi skribis :

Les larmes versées par la fatalité des guerres, que je redoute et déteste plus que jamais, seront ainsi rachetées par les vies sauvées de la tempête.

Eo: La larmoj ploritaj pro fataleco de la militoj, kiujn mi timas kaj malamas pli kaj pli, estos tiel elaĉetitaj per la vivoj savotaj de la ŝtormo.

Ŝi deziris ankaŭ ke la lumturo staru ĉe la bretona marbordo kaj en loko sekura por rezisti al la tempo. Post esploro, komisiono decidis ke ĝi estos konstruata sur la pinto de Penmarc'h[13]. Por konformi al la volo de la donacinto, ili aldonis la servojn de pariza arkitekto, Paul Marbeau, por la ornama parto de la turo, premiero en la moderna historio de la lumturoj[11].

Fine la buĝeto por la lumturo estis je 600 000 frankoj kaj estis decidite ke ĝi staros je 122 metroj oriente de la malnova lumturo. La laboro komenciĝis en septembro 1893 fare de la entrepreno Vabre[14]. La malnova domo de la lumturaj gardistoj[15] kaj kalvario[16] estis detruitaj dum la konstruo de la lumturo de Eckmühl.

Origino kaj transporto de la materialoj[redakti | redakti fonton]

La sablo venis de Toul ar Stêr, la murŝtonoj de Poulgallec, kies ŝtonminejo estis anstataŭigita per tiu de Talarou en marto 1896, kaj per la plaĝo okcidente de la semaforo. La hidraŭlika kalko, kies kvalito estis konstante zorgata venis de la kalkofornoj de Marans, de kie ĝi estis transportata per ŝipo ĝis Loctudy kaj poste per ĉaro ĝis Saint-Pierre. La portlanda cemento venis de Boulogne-sur-Mer. Fine la kersantito (aŭ ŝtono de Kersanton) venis de Brest, kie ĝi estis tajlita en blokojn kaj transportata surmare en gabaroj ĝis la haveno de Kérity. Preferita pro financaj kialoj, la mara transporto estis malfacila kaj okazigis multajn prokrastojn, kreskojn de la tuta kosto kaj plilongigon de la laboroj. Prokrasto ŝuldiĝis ankaŭ al manko de laboristoj[17].

Konstruo de la turo[redakti | redakti fonton]

La tavolo de mortero de la fundamento estis kovrita per gudro por malebligi humidecon supreniri en la muroj. La soklo estis realigita dank'al skafaldo faciliganta la aliron al la laborejo kaj al abiotabulo ebliganta levi la granitajn blokojn. La fusto kaj la kornico estis realigitaj helpe de abiotabulo metita interne de la turo, sur kiu la blokoj estis suprenlevataj per ĉeno, kiu pasis supre en pulio kaj malsupre en vinĉo aktivigata per vapormotoro. La blokoj estis alĝustigataj de sur movebla ekstera skafaldo. Tiuj du aparatoj estis periode plialtigataj, trudante paŭzon en la laboro. La platoj de opalino tegantaj la parion estis metataj de skafaldo tirata per ĉeno supreniranta laŭ la turakso[18].

La laboro estis makulita per grava akcidento : dum la ekstera lavado, ĉeno subtenanta skafaldon rompiĝis kaj 7 laboristoj falis je 10 metroj kaj vundiĝis. Unu el ili blindiĝis pro la acido uzata por sia laboro[19].

Inaŭguro[redakti | redakti fonton]

La lumturo, kies inaŭguro estis antaŭvidita en la 7-a de oktobro 1897, dato de la 5-a datreveno de la morto de Adélaïde-Louise d'Eckmühl de Blocqueville, estis fine puŝita al la 17-a de oktobro 1897 por ne koincidi kun la grava jara foiro de Pont-l'Abbé. Tiu inaŭguro estis okazo por multaj festoj[20].

Arkitekturo kaj aranĝo[redakti | redakti fonton]

Enirpordo

La lumturo situas en ortograma korto longa je 80 m kaj larĝa je 60 m[9]. Ĝi estas ĉirkaŭata de muro, kies norda flanko nerekte fronta al maro estis konstruita nur en 1924 sekve de cunamo[21]. Ĝi enhavas ankaŭ la loĝejojn de la gardistoj kontraŭ sia okcidenta fino kaj la aparatejo apud la okcidenta flanko de la turo[22]. La grundo de la turo estas ornamita, simetrie piede de la norda kaj suda flankoj, per du grandaj desegnoj el ŝtonoj de ankro kaj kvinpinta stelo.

La strukturo de la lumturo, de malsupre supren konsistas el[23] :

  • kvadrata bazo alta je 1 m;
  • kvadrata bazamento alta je 9,43 m ;
  • kvadrata soklo alta je 2,96 m ;
  • korpo aŭ fusto alta je 32,63 m ;
  • kvadrata kornico alta je 6,81 m ;
  • kampanilo alta je 4 m ;
  • lanterno alta je 9,50 m.

Ĝiaj muroj estas faritaj tute per ŝtono de Kersanton[14] kaj ĝiaj fenestroj per oleita kverko de Francio[24]. Por atingi la lanternon, necesas supreniri entute 307 ŝtupojn[25].

Bazamento[redakti | redakti fonton]

kelkaj ŝtupoj kondukas al la malalta ĉambro. La eksteraj muroj konsistas el elstarantaj ŝtonoj, tra ili estas la enirpordo sur la orienta flanko kaj tri fenestroj sur la aliaj flankoj. [26].

Korpo aŭ fusto[redakti | redakti fonton]

Ŝtuparo de la korpo de supre

La korpo de la turo estas okangula ekstere kaj cilindra interne. [27].

Ĝi enhavas ŝraŭban ŝtuparon kun 298 ŝtupoj.

Kampanilo[redakti | redakti fonton]

Balustrado de la kampanilo

La kampanilo konsistas el okangula tureto ĉirkaŭata de korbela balkono, kiu ebligas ĉirkaŭiri ĝin.

Lanterno[redakti | redakti fonton]

La lanterno

Lasta ŝtupvico kondukas al la metala lanterno je 4-metra diametro[3] blanke farbita ekstere.

Bildoj pri la lumturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 .Plisson, Plisson & Charles 2002, p. 205
  2. IGN
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Dreyer & Fichou 2001
  4. Chatain 1988, paĝo41, 53
  5. DIRMNAMO 2012
  6. 6,0 6,1 Portais 2007, p. 3
  7. Datumbazo Mérimée: PA29000049
  8. Duigou 2002
  9. 9,0 9,1 Preller 1898, p. 1
  10. Chatain 1988, p. 5
  11. 11,0 11,1 Dreyer & Fichou 2005, p. 179 ĝis 182
  12. Chatain 1988, p. 36
  13. Chatain 1988, p. 36-40
  14. 14,0 14,1 Chatain 1988, p. 41
  15. Chatain 1988, p. 24
  16. Chatain 1988, p. 66
  17. Chatain 1988, p. 41-43
  18. Chatain 1988, p. 43-44
  19. Chatain 1988, p. 44-45
  20. Chatain 1988, p. 53
  21. Chatain 1988, p. 72
  22. Chatain 1988, p. 42
  23. Chatain 1988, p. 51
  24. Chatain 1988, p. 46
  25. VillePenmarc'h 2012
  26. Chatain 1988, p. 46,47,49
  27. Chatain 1988, p. 47

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Datumbazo Mérimée: IA29000465.