Akva transporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mara transporto)
Volgo
Kiela kanalo
Dortmund-Ems-Kanalo
Kontenera ŝipo CGM CMA Mozart en Hamburgo

La akva transporto estas la sistemo de transporto, kiu realiĝas sur (aŭ eĉ sub) maro kaj ankaŭ sur riveroj. La plej parto de la akvaj transportoj realiĝas pere de ŝipoj.

Ĉar la planedo Tero estas kovrita el akvo je du trionoj, la homo deĉiame serĉis manierojn veturi surakve. De la komenco de la historio la homo uzis ĉiutipajn ŝipojn kaj tiele eksplikeblas kelkaj popolaj migradoj el kontinento en aliajn kontinentojn. Poste kiam aperis la unuaj ŝtatoj kaj transformiĝis en imperioj, tre ofte la povo de tiuj baziĝis sur la kapabloj transportiĝi tramare. Tiele okazis kun la fenicoj, la Antikva Grekio, Romio, la ekspanzio de Islamo, Portugalio, Hispanio, Francio, Britio kaj dum la dua duono de la 20-a jarcento Usono.

Kompreneble la tekniko evoluis laŭlonge de la historio kaj de velŝipoj oni pliboniĝis al vaporŝipoj kaj lastatempe eĉ al la uzado de la nuklea energio. La du ĉefaj tipoj de mata transporto estas por varoj kaj por personoj. La tipo de transportota aĵo postulas diferencajn tipojn de ŝipoj.

Ene de la lastaj elementoj uzataj de la homo por la mara transporto estas jaktoj, tio estas malgrandaj ŝipoj dediĉitaj al uzo de malgranda grupo de personoj; ili ĝuas la teknologiajn antaŭenirojn plej aktualajn kaj kapablas navigi en interna maro.

La rivera transporto estas maniero de transporto, kies celo temas pri la transporto de varoj kaj de pasaĝeroj de kelkaj lokoj al aliaj. Tiu estas praktikata en riveroj kaj riveraj kanaloj, kiu havu taŭgan profundecon tiucele. La rivera transporto estas grava komercvojo en la interno de la landoj, pro kio ĉe riveroj kun sufiĉaj infrastrukturoj ĝi ludas tre gravan rolon, inter alia, por la disvolvigo de komerco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]