Lupusa strio-testo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mikrofoto de histologia sekco de homa haŭto, preparita por rekta imunofluoresko kun uzo de anti-IgG antikorpo. La haŭto estas prenita de paciento kun lupuso kaj montras demetiĝojn en du malsamaj lokoj:
1. Strioforma demetiĝo laŭlonge de la epiderma baza membrano (LST estas pozitiva);
2. Ene de nukleoj de la epidermaj ĉeloj (antinukleaj antikorpoj haveblas).

Lupusa strio-testo (LST) estas biopsio de nedamaĝita haŭto ĉe supra triono de la ŝultro kun posta imunohistokemia esplorado kun difinado de IgA, IgM, IgG kaj komponantoj de la komplemento C3, C1q. LST povas esti uzata por frua diagnozado de lupuso ĉe pacientoj sen haŭtaj simptomoj kaj kaze de eventuala lupuso[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuafoje dikiĝo de baza membrano kaj demetiĝo de imunoglobulinoj en la dermoepiderma tavolo (DET) ĉe pacientoj kun lupuso estis priskribita en 1963 de T.K. Burnham kaj kunaŭtoroj[2]. Sendepende de ili en 1964 R.H. Cormane raportis pri similaj ŝanĝoj, rimarkiginte ke demetaĵoj de imunoglobulinoj povas renkontiĝi ankaŭ en haŭto de pacientoj kun lupuso, kiu aspektas tute sana[3]. Demetaĵoj de imunoglobulinoj videblis kiel lumanta strio en zono de la baza membrano, pro kio la testo ricevis sian nomon. Kaze de rekta imunofluoresko en DET troveblas ĉiuj ĉefaj klasoj de imunoglobulinoj (IgA, IgM, IgG), kaj diversaj komponantoj de la komplemento[4]. Postaj esploroj konfirmis tiujn ĉi konkludojn kaj montris, ke eltrovo de imunoglobulino en sana haŭto en multaj kazoj estas grava kriterio por diferenciga diagnozado de lupuso kaj diskoida lupuso.

Precizeco[redakti | redakti fonton]

La esploro montris ke se pacientoj havas klinikajn manifestiĝojn kiel neklarigebla febro, akuta haŭtdamaĝo, kombino de haŭta kaj rena damaĝoj, serozitoj, mialgioj, do LST oble pli ofte estas pozitiva ol negativa (p<0,05) kaj kaze de ĉeesto de Sjögren-sindromo LST pli ofte estis negativa (p=0,00088). Estis trovita rekta korelacia dependeco inter pozitiva rezulto de LST kaj aktiveco de inflama procezo (r=0,6; p<0,05), febro (r=0,3; p<0,05), akuta damaĝo de haŭto (r=0,42; p<0,05), serozitoj (r=0,3; p<0,05), renaj damaĝoj (r=0,28; p<0,05), kombinitaj damaĝoj de la haŭto kaj renoj (r=0,28; p<0,05), mialgioj (r=0,28; p<0,05), pli alta nivelo de antikorpoj al la duspirala DNA (r=0,37; p<0,05), kaj renversa rilatumo kun Sjögren-sindromo (r=-0,44; p<0,05)[5].

Deveno de imunaj demetaĵoj sur haŭto[redakti | redakti fonton]

Imunofluoreska specimeno de antikorpoj al duspirala DNA ĉe paciento kun lupuso.

Immunofluorescence pattern of double stranded DNA antibodies. Produced using serum from a patient with lupus erythematosus on primate liver with a FITC conjugate.

Mekanismo de estiĝo de demetaĵoj de imunoglobulinoj en DET de pacientoj kun lupuso restas malklara. Haveblas du ĉefaj hipotezoj.

La unua supozas, ke demetaĵoj de imunoreagiloj en haŭto estas sekvo de demetado de cirkulantaj imunaj kompleksoj (CIK) — same kiel kaze de imunokompleksa damaĝo de la renoj[6]. Tio povus klarigi supozon de H.B. Gangaram kaj kunaŭtoroj pri ekzisto de rekta korelacio inter ofte renkontiĝanta kombino de demetaĵoj IgG en haŭto kaj renoj. Ekzemple ĉe 9 el 33 esploritaj de ili pacientoj demetaĵoj de IgG estis trovitaj biopsiaĵoj de renoj kaj haŭto[7].

Alia hipotezo, proponita de J.N. Gilliam, ligas demetadon de imunoglobulinoj kaj komplemento en DET kun proliferada aktiveco de la ĉeloj, specifaĵoj de sangoprovizado, influo de ultraviola radiado ktp[8].

Kiel fonto de nukleaj (DNA) kaj citoplasmaj komponantoj de la ĉeloj de epidermo povas servi damaĝitaj de ultraviola radiado keratinocitoj, kiuj poste penetras tra la baza membrano kaj interagas kun cirkulantaj antinukleaj antikorpoj en DET[9]. Tiukaze la trovataj imunoglobulinoj estas fakte ne antikorpoj al la baza membrano, sed CIK kaj antikorpoj al komponantoj de la ĉela nukleo, demetiĝintaj en DET. Ĉelaj komponantoj de damaĝitaj per ultraviola radiado keratinocitoj povas penetri tra la baza membrano kaj, ligiĝante al kolageno de la 4-a tipo, servi kiel antigenoj por formado de CIK[4][10]. Iuj nukleaj antigenoj, kiuj havas polianjonan devenon kiel ekzemple natura DNA, povas aldone indukti aŭ subteni nespecifan ligiĝon kun agregaĵoj de imunoglobulinoj kaj kun proteinoj de la komplemento[6]. Eble pro tio pozitiva LST pli ofte renkontiĝas ĉe pacientoj kun lupuso kaze de biopsio de malfermaj haŭtopartoj, subigataj al la suna radiado. Kelkaj esploristoj asertas ke ekzistas grava diferenco en rezultoj de LST ĉe la sama paciento depende de loko de biopsio (ŝirmita aŭ malferma)[7][11].

Do la hipotezoj ne ekskludas unu la alian kaj povas esti reciproke komplementaj, ĉar patogenaj mekanismoj de lupuso estas diversaj.

Tekniko de rekta imunofluoresko[redakti | redakti fonton]

Unuafoje la teknikon de rekta reago de imunofluoresko priskribis en 1965 Е. Н. Beutner kun kunaŭtoroj[12]. Ĝi ebligas eltrovi demetaĵojn de IgG, IgA kaj IgM, kaj de komponantoj de la komplemento C1q, C4 kaj C3 en DET de haŭtaj biopsaĵoj de malsanuloj kun lupuso. Intenseco de lumado grave varias depende de loko de biopsio, daŭro de damaĝo kaj antaŭa kuracado, do por havi optimuman takson oni uzas normigitan protokolon. Kutime oni ne rekomendas fari biopsion sur vizaĝo, ĉar ĝi subiĝas al konstanta suna radiado, do ofte donas false pozitivajn rezultojn. Ju pli daŭra estas damaĝo, des pli ofte aperas pozitivaj rezultoj de LST, do preferindas ekzameni freŝajn erupciojn (ĝis kvar semajnoj). Ofte LST estas negativa kaze de subakuta lupuso aŭ se pacientoj kun lupuso estis kuracataj, ekzemple per glukokortiroidoj. Do oni rekomendas antaŭ la biopsio ĉesigi kuracadon por 3-4 semajnoj[13].

Morfologia bildo[redakti | redakti fonton]

Imunoglobulinaj demetaĵoj sur haŭto videblas jam ĉe eta grandiĝo kaj kutime aspektas kiel granulaj, punktecaj (interrompaj), liniaj, fadenaj, foje forme de homogena seninterrompa strio[14]. Ĉe pozitiva LST povas esti trovitaj ĉiuj klasoj de imunoglobulinoj, inkluzive IgD kaj IgE, kaj komponantoj de la komplemento (C3, C4, C1q), de la membran-ataka komplekso, globula proteino properdino, demetaĵoj de fibrino[15]. Inter imunaj inkludoj plej ofte renkontiĝas IgM, IgG, C3-komponanto de la komplemento, malpli ofte — IgA[16][17]. Ĉe granda alproksimiĝo, imunoglobulinaj demetaĵoj povas aspekti homogenaj, interrompaj, granulaj, liniaj aŭ fadenaj, kaj havi formon de seninterrompa strio. Se la strio aspektas rompita, temas pri malpli specifa LST, kiu povas indiki aliajn malsanojn — aktinikan keratozon, polimorfajn erupciojn post ultraviola radiado, rozaceon ktp. Granula tipo de lumado ĉe ekzameno de LST plej ofte renkontiĝas en klinike normala haŭto ĉe pacientoj kun lupuso. Ĉe iuj malsanuloj troveblas pli etenditaj fadenaj inkludoj. Homogena, bone konturita fluoreska strio plej ofte videblas kaze de kronikaj atrofiajhipertrofiaj haŭtaj damaĝoj. Fadenaj inkludoj, konsistantaj el mallongaj, proksime situantaj fadenoj aŭ fibriloj, estas pli karakteraj por akutaj edemo-eritematozaj haŭtodamaĝoj[18].

Interpretado de rezultoj de LST ĉe lupuso kaj aliaj malsanoj[19]
Malsano / Klinika stato Karakterizo de LST
Lupuso kun pozitiva LST Granulaj aŭ proksime situantaj vertikale orientitaj demetaĵoj en DET aŭ larĝa homogena strio
Sana sunbruna haŭto LST povas esti pozitiva, sed la strio kutime estas kun malpli intensa, loka aŭ interrompa lumado
Fluoresko de kolageno kaj elastino de dermo Ĝi povas imiti pozitivan rezulton (ĉio videblas kun pli alta alproksimiĝo)
Blaziga pemfigoido Klare videblas mallarĝa linia strio en DET (ĉeesto de cirkulantaj antikorpoj al la baza membrano helpas je diagnozado)
Porfirio Lumado en DET estas malpli intensa ol ĉirkaŭ sangujoj de dermo, kio kontraŭas ŝanĝojn ĉe lupuso
Rozaceo Malofte renkonteblas demetaĵoj de komponantoj de la komplemento. La strio estas malpli intensa, kun loka aŭ interrompa lumado.
Polimorfaj erupcioj La strio estas malpli intensa, kun loka aŭ interrompa lumado

V.V. Mysorekar kun kunaŭtoroj esploris biopsiaĵojn de damaĝita kaj klinike sana haŭto ĉe 215 pacientoj kun lupuso, diskoida lupuso, aliaj dermatozoj kaj reŭmataj malsanoj kaj poste helpe de rekta imunofluoresko eltrovis fiksitajn imunoglobulinojn en DET.

Ili klasifikis tri tipojn de lumado:

  • la homogena (strioforma);
  • la linia;
  • la granula (punkteta).

La homogena lumado aŭ lumado forme de larĝa strio renkontiĝis nur kaze de kronikaj atrofiaj aŭ hipertrofiaj haŭtodamaĝoj. La fadena strio renkonteblis nur kaze de akutaj eritematozaj erupcioj kaj en klinike normala haŭto ĉe pacientoj kun lupuso. Granula tipo de lumado estis trovita nur ĉe pacientoj kun lupuso, inkluzive en nedamaĝita haŭto[20]. Rezultoj de LST kaj intenseco de koloro en DET dependas de etapo de malsano (akutiĝo aŭ remito), ĉeesto aŭ manko de antikorpoj al duspirala DNA kaj de nivelo de la komplemento[21].

Metodoj de takso de LST:

  • laŭ intenseco de lumado (ĝi estas taksata en +, de unu ĝis kvar, surbaze de persona sperto de esploristo);
  • laŭ karaktero de lumado (homogena (forme de seninterrompa strio), interrompa strio, granula);
  • laŭ tipo de demetaĵoj (IgA, IgM, IgG, C1q- kaj C3-komponantoj de la komplemento);
  • laŭ loko de demetiĝo de imunoreakciiloj (laŭ iro de la baza membrano, en DET, ĉirkaŭ sangujoj, en papila tavolo de la dermo).

Do ĉeesto de imunofluoreskaj demetaĵoj en DET povas esti uzita kiel unu el diagnozaj testoj por konfirmi lupuson, speciale se haŭtaj manifestiĝoj mankas. Ĝi estas speciale valora ĉe frua etapo de la malsano[22].

Sensiveco kaj specifeco[redakti | redakti fonton]

Imunofluoreska specimeno de antikorpoj al duspirala DNA ĉe paciento kun ĉeloj HEp-20-10.

LST estas farata helpe de fluoreska mikroskopo. Sur bioзsiaĵon oni metas seron kun antikorpoj, markitaj per fluorokromo por kio estas aplikataj monospecifaj fluoresko-markitaj antikorpoj por identigo de imunoglobulinoj kaj faktoroj de la komplemento). Sensiveco kaj specifeco de LST dependas de loko, kie estis prenita biopsiaĵo kaj de kriterioj uzataj por difini la teston kiel pozitivan. Necesas konsideri el kiu loko estis prenita biopsiaĵo (ĉu ĝi estas ŝirmita aŭ malferma, damaĝita aŭ ne, ktp), tipon de demetaĵoj, morfologiajn trajtojn, brilecon de imunofluoreska strio, datumojn de serologiaj testoj kaj reagojn al terapio. Esploro de R.D. Sontheimer kaj J.N. Gilliam trovis ke ofteco de pozitiva LST korelacias kun titroj de antikorpoj al DNA kaj aktiveco de malsano[23]. M.F. Сarvalho kaj R.A. Coelho pritaksis rezultojn de esplorado de biopsiaĵoj de klinike normala haŭto ĉe 210 pacientoj kun lupuso, diskoida lupuso kaj pacientoj sen lupuso. Ĉe pacientoj kun lupuso kaj pozitiva LST ili konstatis altan laboratorian aktivecon kaj pli gravan pason de malsano kompare al pacientoj kun negativa LST. Interalie 3-oble pli ofte okazis renaj damaĝoj, 3,5-oble — febro, 2-oble — malkresko de korpomaso[24]. Do pozitiva LST en klinike normala haŭto estas diagnoza kaj eble prognoza signo de lupuso kaj ofteco de pozitiva LST en damaĝita haŭto korelacias kun titroj de antikorpoj al DNA kaj aktiveco de la malsano.

En esploro de C. Cardinali kun kunaŭtoroj sensiveco de LST ĉe pacientoj kun lupuso, kies biopsioj estis faritaj ĉe nedamaĝita kaj ŝirmita de la suno haŭto, variis de 10,5% ĝis 78,9%, specifeco — de 47,8% ĝis 97,8% depende de uzitaj kriterioj. Plej ofte renkontiĝis demetaĵoj de IgM (en 90% kazoj — en damaĝita haŭto), malpli ofte — inkludoj de IgA. En sana sunbruna haŭto en 25% de la kazoj estis trovita malforta interrompa aŭ granula lumado de IgM kaj C1q-komponanto de DET kaj nur en 5% — demetaĵoj de IgG, IgA kaj C3-komponanto de la komplemento[25][26]. A. Reich kaj kunaŭtoroj proponis konsideri LST pozitiva, se demetaĵoj de IgM en suntrafita haŭto troveblas forme de seninterrompa strio kun mezgranda lumado kaj okupas almenaŭ duonon de larĝeco de biopsiaĵo[14].

Prognoza signifo de LST kaze de lupuso kreskis se estis trovataj demetaĵoj de C4-komponanto de la komplemento (100%), globula proteino properdino (91,3%) kaj IgA (86,2%) kompare al la nura IgM (59%)[4]. Ĝenerale ĉe pacientoj kun lupuso LST estas pozitiva en 70-80% de la kazoj en biopsiaĵoj de nedamaĝita haŭto prenitaj de malfermaj partoj de la korpo[7] kaj en 55% de la kazoj se temis pri ŝirmitaj korpopartoj. Ĉe pacientoj kun diskoida lupuso LST de nedamaĝita haŭto kutime donas negativan rezulton, sed se temas pri damaĝita haŭto ĝi ofte estas pozitiva[4]. Pozitiva LST povas havi prognozan signifon por malsanuloj kun lupuso, ĉar estis rimarkita ĝia korelacio kun altaj titroj de antikorpoj al duspirala DNA kaj evoluo de lupusa nefrito[4][18][21][27].

Diagnoza signifo[redakti | redakti fonton]

Ĉe pacientoj kun aktiva lupuso kaj haŭtaj manifestiĝoj, ne ricevantaj imunosubpremajn kuracilojn, LST estas pozitiva en 90-100% de la kazoj, dum negativa LST en biopsiaĵoj de damaĝita haŭto atestas pri malprobabla lupusa diagnozo. Por ĝuste pritaksi la rezultojn necesas unue ekskludi kialojn de false pozitivaj kaj false negativaj rezultoj. Liniaj demetaĵoj aŭ polvoformaj partikloj, konsistantaj ĉefe el IgM kaj/aŭ el C3-komponanto de la komplemento, videblas laŭlonge de DET en sunbruna haŭto kaj ĉe diversaj reŭmataj malsanoj — dermatomiozito, sistema sklerodermio, reŭmatoida artrito, malfrua haŭta porfirio, plata likeno, rozaceo ktp. False negativaj rezultoj povas aperi kaze de freŝaj erupcioj kaj ĉe pacientoj, kiuj antaŭ biopsio trapasis lokan aŭ sisteman hormonan aŭ imunosubpreman terapiojn[13]. Probableco de pozitiva rezulto en nedamaĝita, ŝirmita de la suno haŭto ĉe pacientoj kun lupuso estas 50% ĝis 90%[28]. Krom DET imunaj demetaĵoj ĉe pacientoj kun lupuso povas renkontiĝi ankaŭ en aliaj zonoj — papila tavolo de la dermo, ĉirkaŭ surfacaj haŭtaj sangujoj ktp[15].

Ĉe pacientoj kun damaĝita kaj nedamaĝita haŭto LST havas malgrandan signifon en diferenciga diagnozado inter lupuso, diskoida lupuso kaj subakuta lupuso, same kiel difinado de specifaj antinukleaj antikorpoj[29]. Pozitiva LST en haŭto, prenita de sur gluteoj aŭ de interna flanko de ŝultro, kun difinado de lumado de tri kaj pli komponantoj (IgA, IgG, IgM komponantoj de la komplemento) ankaŭ estas alte specifa por lupuso[17]. Pozitiva LST ĉe esplorado de normala haŭto povas havi grandan signifon por frua diagnozado de lupuso ĉe pacientoj sen haŭtaj manifestiĝoj kaj ĉe "nekompleta" lupuso (<4 kriterioj de SLICC)[18][24]. LST povas esti uzata ankaŭ kiel diferencigo-diagnoza testo por lupuso kaj aliaj reŭmataj malsanoj, ĉe kiuj okazas ekspresio de antinukleaj antikorpoj (frua reŭmatoida artrito, sistema sklerodermio, dermatomiozito ktp)[18][4][30][31].

Kelkaj esploristoj trovis, ke pozitiva LST havas ankaŭ prognozan signifon. Demetaĵoj de IgG en nedamaĝita, ŝirmita de la suno haŭto korelacias kun titro de antikorpoj al duspirala DNA, renaj damaĝoj kaj malkresko de postvivado de la malsanuloj[20][24][32]. Esploro de R.D. Zecevic kaj kunaŭtoroj montris, ke ju pli alta estas aktiveco de lupuso, des pli ofte troveblas pozitiva LST kun granda nombro de imunoglobulinaj demetaĵoj. Preskaŭ duono de la pacientoj kun lupusa nefrito havas pozitivan LST. Ĉe pacientoj kun demetaĵoj de nur IgM kaj antikorpoj al duspirala DNA oni konstatis pli malgravan pason de la malsano kaj trovado de C1q-komponanto de la komplemento kombine kun antikorpoj al duspirala DNA en sanga sero spegulis pli altan aktivecon de lupuso[27].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Лила, В.А. (2020). “Клинико-лабораторные взаимосвязи у пациентов с различными вариантами течения системной красной волчанки”, Современная ревматология (ru) (1), p. 27. doi:10.14412/1996-7012-2020-1-26-31. Alirita 20-08-2020.. 
  2. Burnham, T. K.; T. R. Neblett, G. Fine (7-1970). “Immunofluorescent "band" test for lupus erythematosus. II. Employing skin lesions”, Archives of Dermatological Research (en) 102 (1), p. 42–50. Alirita 04-09-2020.. 
  3. Cormane, R.H.; T. R. Neblett, G. Fine (07-03-1964). ““Bound” Globulin in the Skin of Patients Suffering from Chronic Discoid Lupus Erythematosus and from Systemic Lupus Erythematosus”, Dermatologica (en) 129 (3), p. 304–305. doi:10.1159/000254640. Alirita 04-09-2020.. 
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Crowson, A. Neil; Cynthia M. Magro (01-04-2009). “Cutaneous histopathology of lupus erythematosus”, Mini-symposium: Inflammatory skin pathology (en) 15 (4), p. 157–185. doi:10.1016/j.mpdhp.2009.02.006. Alirita 04-09-2020.. 
  5. Лила, В.А. (2020). “Клинико-лабораторные взаимосвязи у пациентов с различными вариантами течения системной красной волчанки”, Современная ревматология (ru) 14 (1), p. 29. doi:10.14412/1996-7012-2020-1-26-31. Alirita 20-08-2020.. 
  6. 6,0 6,1 Meurer, M.; Gigli J. (1978). “Interaction of DNA with the early components of complement”, Journal of Investigative Dermatology (en) (70), p. 233. Alirita 04-09-2020.. 
  7. 7,0 7,1 7,2 Gangaram, H.B.; Kong N.C., Phang K.S., Suraiya H. (01-12-2004). “Lupus band test in systemic lupus erythematosus”, The Medical Journal of Malaysia (en) 59 (5), p. 638–648. Alirita 04-09-2020.. 
  8. Gilliam, James N. (07-1975). “The Significance of Cutaneous Immunoglobulin Deposits In Lupus Erythematosus And Nzb/Nzw F1 Hybrid Mice”, Journal of Investigative Dermatology (en) 65 (1), p. 154–161. doi:10.1111/1523-1747.ep12598109. Alirita 04-09-2020.. 
  9. Casciola-Rosen, L.; A. Rosen (1997). “Ultraviolet light-induced keratinocyte apoptosis: a potential mechanism for the induction of skin lesions and autoantibody production in LE”, Lupus (en) 6 (2), p. 175–180. doi:10.1177/096120339700600213. Alirita 04-09-2020.. 
  10. Reich, Adam; Michael Meurer, Antje Viehweg, Daniel J. Muller (1997). “Narrow-band UVB-induced externalization of selected nuclear antigens in keratinocytes: implications for lupus erythematosus pathogenesis”, Photochemistry and Photobiology (en) 85 (1), p. 1–7. doi:10.1111/j.1751-1097.2008.00480.x. Alirita 01/02-2009.. 
  11. Ahmed, A. Razzaque; Thomas T. Provost (01/02-2009). “Incidence of a Positive Lupus Band Test Using Sun-Exposed and Unexposed Skin”, Archives of Dermatological Research (en) 115 (2), p. 228–229. doi:10.1001/archderm.1979.04010020066023. Alirita 04-09-2020.. 
  12. Beutner, E.H.; Holborow E.J., Johnson G.D. (23-10-1965). “A New Fluorescent Antibody Method: Mixed Antiglobulin Immunofluorescence or Labelled Antigen Indirect Immunofluorescence Staining”, Nature (en) (208), p. 353–355. Alirita 04-09-2020.. 
  13. 13,0 13,1 Dahl, Mark V. (1983). “Usefulness of Direct Immunofluorescence in Patients With Lupus Erythematosus”, Archives of Dermatological Research (en) 119 (12), p. 1010–1017. doi:10.1001/archderm.1983.01650360056014. Alirita 04-09-2020.. 
  14. 14,0 14,1 Reich, Adam; Katarzyna Marcinow, Rafal Bialynicki-Birula (2011). “The lupus band test in systemic lupus erythematosus patients”, Therapeutics and Clinical Risk Management (en) (7), p. 27–32. doi:10.2147/TCRM.S10145. Alirita 04-09-2020.. 
  15. 15,0 15,1 Sontheimer, R.D.; Provost T.T.. (1997) Cutaneous manifestations of lupus erythematosus // Wallace D.J., Hahn B.H., editors. Dubois’ lupus erythematosus, 5‑a eldono (angle), p. 569–623. ISBN =.
  16. Cardinali, C.; M. Caproni, P. Fabbri (1999). “The composition of the lupus band test (LBT) on the sun-protected non-lesional (SPNL) skin in patients with cutaneous lupus erythematosus (CLE)”, Lupus (en) 8 (9), p. 755–760. doi:10.1191/096120399678840945. Alirita 07-09-2020.. 
  17. 17,0 17,1 Wojnarowska, F.; B. Bhogal, M. M. Black (1986). “The significance of an IgM band at the dermo-epidermal junction”, Journal of Cutaneous Pathology (en) 13 (5), p. 359–362. doi:10.1111/j.1600-0560.1986.tb00470.x. Alirita 07-09-2020.. 
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 Mehta, Vandana; Aarti Sarda, C. Balachandran (2010). “Lupus band test”, Indian Journal of Dermatology, Venereology and Leprology (en) 76 (3), p. 298–300. doi:10.1111/j.1600-0560.1986.tb00470.x. Alirita 07-09-2020.. 
  19. Лила, В.А.; Мазуров В.И., Лапин С.В., Мазинг А.В., Мошникова А.Н. (2018). “Современные возможности ранней диагностики системной красной волчанки”, Современная ревматология (ru) 12 (3), p. 34–39. doi:10.14412/1996-7012-2018-3-34-39. Alirita 07-09-2020.. 
  20. 20,0 20,1 Mysorekar, Vijaya V.; T. K. Sumathy, A. L. Shyam Prasad (5/6-2015). “Role of direct immunofluorescence in dermatological disorders”, Indian Journal of Dermatology, Venereology and Leprology (en) 6 (3), p. 172–180. doi:10.4103/2229-5178.156386. Alirita 07-09-2020.. 
  21. 21,0 21,1 Provost, T. T.; G. Andres, P. J. Maddison, M. Reichlin (6-1980). “Lupus band test in untreated SLE patients: correlation of immunoglobulin deposition in the skin of the extensor forearm with clinical renal disease and serological abnormalities”, Journal of Investigative Dermatology (en) 74 (6), p. 407–412. doi:10.1111/1523-1747.ep12544532. Alirita 07-09-2020.. 
  22. Burnham, Thomas K.; Gerald Fine (4-1996). “The Immunofluorescent "Band" Test for Lupus Erythematosus. I. Morphologic Variations of the Band of Localized Immunoglobulins at the Dermal-Epidermal Junction in Lupus Erythematosus”, Archives of Dermatology (en) 99 (4), p. 413–420. doi:10.1001/archderm.1969.01610220041007. Alirita 07-09-2020.. 
  23. Sontheimer, R. D.; J. N. Gilliam (01-1979). “A reappraisal of the relationship between subepidermal immunoglobulin deposits and DNA antibodies in systemic lupus erythematosus: a study using the Crithidia luciliae immunofluorescence anti-DNA assay”, Journal of Investigative Dermatology (en) 72 (1), p. 29–32. doi:10.1111/1523-1747.ep12530158. Alirita 07-09-2020.. 
  24. 24,0 24,1 24,2 Carvalho, M. F.; R. A. Coelho (9/10-1991). “Lupus band test: diagnostic value in disseminated lupus erythematosus”, Acta Médica Portuguesa (pt) 4 (5), p. 242–248. Alirita 07-09-2020.. 
  25. Leibold, A. M.; S. Bennion, K. David-Bajar, M. J. Schleve (6-1994). “Occurrence of positive immunofluorescence in the dermo-epidermal junction of sun-exposed skin of normal adults”, Journal of Cutaneous Pathology (en) 21 (3), p. 200–206. doi:10.1111/j.1600-0560.1994.tb00261.x. Alirita 07-09-2020.. 
  26. Fabré, V. C.; S. Lear, M. Reichlin, S. J. Hodge, J. P. Callen (7-1991). “Twenty percent of biopsy specimens from sun-exposed skin of normal young adults demonstrate positive immunofluorescence”, Archives of Dermatology (en) 127 (7), p. 1006–1011. doi:10.1001/archderm.1991.01680060080008. Alirita 07-09-2020.. 
  27. 27,0 27,1 Liu, T.; F. R. Liu (8-1989). “Prognostic value of lupus band test in unexposed normal skin of patients with systemic lupus erythematosus”, Chinese Medical Journal (en) 102 (8), p. 620–624. Alirita 07-09-2020.. 
  28. Halberg, P.; S. Ullman, F. Jørgensen (8-1982). “The lupus band test as a measure of disease activity in systemic lupus erythematosus”, Archives of Dermatology (en) 118 (8), p. 572–576. Alirita 07-09-2020.. 
  29. Meurer, M.; Provost T.T.. (2005) Immunopathology of cutaneous lupus erythematosus // Kuhn A, Lehmann P, Ruzicka T, editros. Cutaneous Lupus Erythematosus (angle), p. 305–310. ISBN =.
  30. Magro, C. M.; A. N. Crowson (10-1997). “The immunofluorescent profile of dermatomyositis: a comparative study with lupus erythematosus”, Journal of Cutaneous Pathology (en) 24 (9), p. 543–552. doi:10.1111/j.1600-0560.1997.tb01458.x. Alirita 04-09-2020.. 
  31. Shibeshi, Dagnatchew; Maria Blaszczyk, Maria Jarzabek‐Chorzelska, Stefania Jablońaska, Tadeusz Chorzelski (12-1989). “Immunopathologic Findings in Systemic Sclerosis Patients. Relation to Clinical and Immunologic Relationships”, The International Journal of Dermatology (en) 28 (10), p. 650–656. doi:10.1111/j.1365-4362.1989.tb02435.x. Alirita 04-09-2020.. 
  32. Davis, B. M.; J. N. Gilliam (10-1984). “Prognostic significance of subepidermal immune deposits in uninvolved skin of patients with systemic lupus erythematosus: a 10-year longitudinal study”, Journal of Investigative Dermatology (en) 83 (4), p. 242–247. doi:10.1111/1523-1747.ep12340246. Alirita 04-09-2020..