Luterana preĝejo (Medgyesegyháza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Medgyesegyháza
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Medgyesegyháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Békés
Dato de konsekro 1899
Konsekrinto Sámuel Sárkány
Arkitektura priskribo
Konstruado 18981899
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La luterana preĝejo estas religia historia monumento en urbo Medgyesegyháza (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la longa dominado de turkoj la areo senhomiĝis. La rehomiĝo okazis nur ekde 1820. Precipe luteranoj (ofte slovakoj) el Békéscsaba akiris grundojn, ili partoprenis ankaŭ en refondo de la iama vilaĝo. Ili fondis ankaŭ luteranan filian grupon, baldaŭ ili memstariĝis kaj konstruis kunvenan domon, kie oni aranĝis la diservojn. La nun videbla kirko estis konstruita en la jaroj 1898 kaj 1899. La orgeno estis kreita en 1905, post 5 jaroj la turo ricevis horloĝon. Renovigaj laboroj okazis en 1939 kaj 1999.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. En supra parto de la turo estas rondoteraso, iam por la fajrobrigado.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.