Luterana preĝejo (Rákoskeresztúr)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Rákoskeresztúr
Luterana preĝejo en Rákoskeresztúr
Luterana preĝejo en Rákoskeresztúr
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Rákosmente
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest
Konsekrinto Zoltán Túróczy
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gyula Sándy
Konstruado 19391943
Specifo
Enhaveco 600 sidlokoj
Longo 31 m
Larĝo 16 m
Alto 60 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Rákosmente, en loĝkvartalo Rákoskeresztúr.

Historio[redakti | redakti fonton]

Depost dominado de turkoj alvenis germanoj, slovakoj kaj hungaroj, ofte ankaŭ luteranoj. Ili frekventis mesojn en la lernejo, la trilingvaj mesoj okazis ĝis fino de la 2-a mondmilito. La unua baroka luterana preĝejo ekfunkciis en 1800, post 2 jaroj ĝi estis pligrandigita kaj tiam oni konstruis la turon. La pli nova preĝejo estis konstruita dum la 2-a mondomilito en alia loko. La malnova preĝejo malkonstruiĝis en 1945, sed la orgeno, sonoriloj kaj la altara bildo venis al la nova preĝejo. En 1970 orgeno alvenis el la Luterana preĝejo (Belváros).

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La novrenesanca preĝejo situas sola, la fasado estas simetria. Meze altiĝas kvadrata turo, flanke po unu malaltaj turoj. La ĉefenirejo estas alirebla post iom da ŝtupoj, en la kutima loko fenestrorozo estas videbla. Aliaj enirejoj estas ankaŭ ĉe la flankaj rondaj turoj. La navo konsistas el ĉefnavo kaj po unu flankonavoj, do ĝi imitas la bazilikan sistemon.

Sub la preĝejo tombejo pri urnoj funkcias.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri luterana preĝejo de Rákoskeresztúr
La fenestrorozo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.