Luterana preĝejo (Rudabánya)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Rudabánya
Luterana preĝejo en Rudabánya
Luterana preĝejo en Rudabánya
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Rudabánya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Dato de konsekro 1934
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Kálmán Lux
Konstruado 19321934
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Rudabánya, Bartók Béla utca 12.
vdr

La luterana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Rudabánya (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis fino de la 19-a jarcento la loĝantaro de Rudabánya estis ĉefe kalvinisma, sed fererca minado komenciĝis en 1880. Estis varbitaj ministoj, precipe alvenis el Dobsina. Ili estis luteranoj kaj parolis ankaŭ germane. Sen propra kirko ili havis diservojn en la lernejo. La mankanta preĝejo estis konstruita inter 1932 kaj 1934 fare de Kálmán Lux. Menciindas, ke iam estis pastro Béla Harmati tie. Dum la socialismo nombro de la luteranoj malpliiĝis, ekde la 1960-aj jaroj pastoro el Sajókaza aranĝis diservojn monate po unu. En la 21-a jarcento la kirko jam ne estis uzata, oni pensadas pri ties estonta sorto.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Tiu luterana kirko situas sola en forlasita korto. La fasado estas malsimetria. Larĝaj ŝtupoj kuras al tri arkadoj, sed nur la meza estas enirejo. Pli supre estas videbla granda kruco. La kvadrata turo situas en la maldekstra navangulo. La turpinto estas piramideca. La altara bildo prezentas la emaŭsan vespermanĝon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.