Sajókaza
Sajókaza | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3720 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 995 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 98 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 17′ N, 20° 35′ O (mapo)48.2833520.582761111111Koordinatoj: 48° 17′ N, 20° 35′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 30,71 km² (3 071 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sajókaza [+] | |||
Sajókaza (ŝajOkaza) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Kazincbarcika.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 31 km²
- Alto super marnivelo: 135 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.2865/20.5865
- Loĝantaro: 3630
- Poŝtkodo: 3720
- Telefonprefikso: 48
Situo[redakti | redakti fonton]
Sajókaza situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Sajó kun ponto, laŭ flankovojoj. Kazincbarcika troviĝas 6, Putnok 13, Edelény 15, Miskolc 26 km.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skriba mencio devenis el 1221 en formo "Caza". En la 15-a jarcento la komunumo akiris la rangon kampurbo. En1564 la turkoj senhomigis la urbeton. En 1638 incendio okazis. En la 20-a jarcento oni minadis karbon. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, poŝto.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romanika, nun kalvinana preĝejo el la 13-a jarcento, post du jarcentoj gotikigita, en 1562 defenda muro pretiĝis, en 1791 la turo altiĝis
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Jozefo
- luterana preĝejo
- klasikisma kastelo de Radvánszky (radvAnski) de 1830
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En Sajókaza naskiĝis politikisto Béla Radvánszky.