Luterana preĝejo (Belváros)
Luterana preĝejo de Budapeŝto | ||
---|---|---|
Luterana preĝejo en Budapeŝto, en Belváros-Lipótváros
| ||
Luterana kirko | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Budapeŝto, Belváros-Lipótváros | |
Geografia situo | 47° 29′ 50″ N, 19° 3′ 17″ O (mapo)47.49722219.054722Koordinatoj: 47° 29′ 50″ N, 19° 3′ 17″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | luteranismo | |
Dato de konsekro | 1811 | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | Mihály Pollack | |
Konstrustilo | klasikismo | |
Konstruado | 1799–1808 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Luterana preĝejo estas centro de hungaraj luteranoj, religia konstruaĵo en Hungario, en ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Belváros-Lipótváros. Ĝi estas la plej konata kaj plej malnova luterana preĝejo de Budapeŝto. Apud la preĝejo troviĝas luteranaj gimnazio, infanĝardeno, librovendejo, oficejo kaj muzeo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La preĝejo konstruiĝis ekde 1799. Inter 1809-1811 ĝi estis militista deponejo. En 1838 dum la inundo ĝi estis rifuĝejo. En 1849 kanonokugloj de Habsburgoj trafis la preĝejon. En 1856 la ornama fasado pretiĝis. En 2003 la preĝejo renoviĝis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo ne havas turon, komence estis tureto, kiu ne estis stabila, tial oni malkonstruis ĝin. Elektroniko faras la sonoradon. 4 pilastroj portas la timpanonon.
Ekde 1990 ĉiujare oni aranĝas festenosemajnon pri Johann Sebastian Bach. Ĝuste antaŭ la preĝejo estas subirejo por la metrooj.
Longe estis tie orgenisto Aladár Zalánfy.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hejmpaĝo de la apuda luterana gimnazio. Arkivigite je 2014-04-04 per la retarkivo Wayback Machine hungare Ties ĝemellernejo estas la Ratsgymnasium Erfurt en Germanio.