Luterana preĝejo (Budaörs)
Aspekto
Luterana preĝejo de Budaörs | |
---|---|
Luterana preĝejo de Budaörs
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budaörs |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Pest |
Dato de konsekro | 2003 |
Konsekrinto | Imre Szebik |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | János Krähling |
Konstruado | 2001–2003 |
Specifo | |
Ligiloj | |
La luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Budaörs (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Preskaŭ ĝis la 21-a jarcento la luteranoj apartenis al Budafok, sed la diservoj okazis loke en la kalvinana preĝdomo. En 1998 estis fondita luterana grupo kaj en la sekva jaro diservo okazis jam en la pli granda preĝejo Johano Nepomuka (Budaörs). En 2001 oni aĉetis areon, kie post 2 jaroj luterana kirko estis konstruita. La orgeno estis farita en 2006.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola laŭ trotuaro de la ĉefstrato. La fasado estas malsimetria, la kvadrata turo maldekstre altiĝas kaj iomete reliefas. La turopinto estas piramida. Meze la enireja parto iomete malreliefas. Ekstre ĉiuj muroj estas kovritaj per ruĝaj brikoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj Arkivigite je 2021-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- [1]