Preĝejo Johano Nepomuka (Budaörs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Johano Nepomuka
Preĝejo Johano Nepomuka en Budaörs
Preĝejo Johano Nepomuka en Budaörs
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budaörs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Budaörs
Dato de konsekro 1745, denove en 1808
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Johano Nepomuka estas romkatolika, la plej signifa historia monumento de urbo Budaörs en Hungario.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la preĝejo okazis en 1243. En 1541 la turkoj okupis la plenan komunumon. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1738 kaj 1752 fare de germanaj enmigrantoj. La paroĥo estis refondita en 1744. Inter 1802-1810 la konstruaĵo estis pligrandigita. En 1828 oni pentris la murojn (denove en 1933). En la 1830-aj jaroj fulmo trafis la kirkon. La baroka turo estis konstruita en 1844. Orgeno alvenis en 1899, en 1933 ĝi estis renovigita. En 1945 kelkaj pafoj trafis la preĝejon. En 2014 nova orgeno alvenis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. En la korto estas videblaj ankaŭ monumentoj pri falintoj en ambaŭ mondomilitoj, skulptaĵoj pri Kristo kun falanta soldato, pri Sankta Vendelo, pri József Mindszenty. En mezo de la fasado troviĝas la enirejo, plej supre la turo altiĝas. La fasadaj ornamaĵoj estas vazoj kaj skulptaĵoj pri Sankta Floriano, Sankta Longinus kaj Johano Nepomuko. La absido konsistas el pluraj kvadrataj partoj. Interne la ĉefaltaro prezentas morton de Kristo. La du flankaj altaroj pri Sankta Sebastiano kaj Mario Magdaleno estis kreita en 1846. Sur la plafono freskoj estas videblaj.

Interesaĵo: en ĉiuj 3-a jaro oni faras imponan tapiŝon el floroj ĉirkaŭ la preĝejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.