László Imre Waltherr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Imre Waltherr
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1788 (1788-11-01)
en Tarcal
Morto 23-an de oktobro 1866 (1866-10-23) (77-jaraĝa)
en Tarcal
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto
vdr

László Imre Waltherr [lAslo imre valter], laŭ hungarlingve kutima nomordo Waltherr László Imre estis hungara historiisto, lingvisto, arkivisto, membro (korespondanta en 1832) de Hungara Scienca Akademio.

László Imre Waltherr [1] Arkivigite je 2014-01-12 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 1-an de novembro 1788 en Tarcal. Li mortis la 23-an de oktobro 1866 en Tarcal.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Imre Waltherr lernis en sia naskiĝurbo, Tokaj, Szeged, Kassa. En la lasta urbo li finis la lernadon en 1809. En 1811 li laboris 2 jarojn en Hódmezővásárhely kiel skribisto, poste li havis postenon en Pest (urbo), kie ankaŭ advokatiĝis. Spite tion ekde 1819 li laboris en grafa arkivejo ĝis la pensiuliĝo en 1850. En la sekva jaro li retranslokiĝis al sia naskiĝurbo. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Athenaeum (revuo).

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fejér György oklevéltára (Arkivejo de György Fejér), (1837)
  • Némely észrevételei az 1840-ki Mezei Naptárra - sen eldonjaro
  • Felszólalás a lelkészek világi ruházat-viselése ellen (1848)
  • Zsebszótár (Poŝvortaro) kaj Magyar Szótár (Hungara Vortaro) - kunredaktoro

Fontoj[redakti | redakti fonton]