Mária Chilf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mária Chilf
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1966 (1966-05-10) (57-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Familio
Edz(in)o Q124408538
Okupo
Okupo pentristo • vidartisto
vdr

Mária Chilf, laŭ hungarlingve kutima nomordo Chilf Mária estas hungara pentristo, altlerneja instruisto.

Mária Chilf [1] naskiĝis la 10-an de majo 1966 en Târgu Mureș (Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mária Chilf apartenis al la hungara minoritato en Rumanio, sed ŝi translokiĝis al Hungario. Ŝi debutis en ekspozicio en 1990, ŝi havis stipendiojn en Napolo (1991), Bonn, Amsterdamo kaj Novjorko (1995), Stuttgart (1996), Romo (1997), Berlino (1998). Intertempe ŝi akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1995. Ŝia plej grava instruisto estis Dóra Maurer. En la jaroj 1997 kaj 1998 ŝi lernis en Hochschule der Künste (Berlino). En 2007 ŝi akiris sciencan gradon DLA en Hungara Belarta Universitato. Inter 2004-2006 kaj ekde 2009 ŝi estas asistanto en la menciita universitato. Ŝi ricevis premion en 2005.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1990, 1995, 2002)
  • Stuttgart (1996-1997)
  • Berlino, Vieno (1999)
  • 2000 Cluj (2000)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Cím nélkül (1998)
  • Testünk belső titkai (2003)
  • Vendégmunkások (2010)
  • Tranzitory Objects (2014)
  • Üvegház

Ŝiaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Recep(t)ció-kollage (2002)
  • A mélység periszkópja (2009)

Fontoj[redakti | redakti fonton]