Mária Kovács (boksisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mária Kovács (boksisto)
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1981 (1981-07-05) (42-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo boksisto
vdr

Mária Kovács [kovAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kovács Mária estas hungara boksisto, mondĉampiono, trejnisto.

Mária Kovács[1] naskiĝis la 5-an de julio 1981 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mária Kovács ekde 1998 estis boksisto, sed ŝi plej longe estis en sportklubo de Pécs inter 2002-2016. Ŝi estis hungara ĉampiono trifoje inter 2008-2010. Ŝi estis la unua en mondĉampionumoj en 2002 kaj 2005, krome kvarfoje la unua en eŭropaj ĉampionumoj en 2003, 2004, 2006 kaj 2014. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 2016. Intertempe ŝi akiris trejnistan licencon kaj inter 2016-2019 ŝi estis trejnisto de la hungara nacia ina teamo, poste en alia ĉefurba sportklubo. Ŝi ricevis premion de la sportklubo en 2019.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]