Márton Heitzmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Márton Heitzmann
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de februaro 1804(nun 1804-02-04)
en Hungario Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 3-an de septembro 1885
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungara reĝlandoAŭstra imperio
Okupo
Okupo bestokuracisto • universitata instruisto
vdr

Márton Heitzmann [hejcman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Heitzmann Márton estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Márton Heitzmann[1] naskiĝis la 4-an de februaro 1804 en Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Subotica en Serbio), li mortis la 3-an de septembro 1885 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Márton Heitzmann akiris diplomon en Vieno. Inter 1824 kaj 1844 li estis bestokuracisto en la imperiestra armeo, poste li estis la tutlanda ĉefa bestokuracisto. Inter 1853-1856 li instruis en la Reĝa Veterinara Instituto de Pest, poste li revenis al la tutlanda posteno. Li postlasis du kuracistajn filojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.