Márton Vizy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Márton Vizy
Márton Vizy
Márton Vizy
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1977 (1977-12-02) (46-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kantistokomponistokantoverkisto
vdr

Márton Vizy [vizi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vizy Márton estis hungara komponisto.

Márton Vizy

Márton Vizy [1] naskiĝis la 2-an de decembro 1977 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La rilato de Márton Vizy kun muziko komenciĝis en la aĝo de 7 jaroj, kiam lia avo aĉetis pianon por la familio. La juna Márton poste estis memlernanto pri la piano. Baldaŭ li lernis en muziklernejo gitarludon kaj violonĉeladon. Li maturiĝis en katolika gimnazio, poste li akiris diplomon en Universitato de Pécs. En 2000 li kompletigis siajn studojn en Oksfordo. En 2002 li komponis furoran kanton 2002 „Örvendj Magyarország”, kiu ligiĝis al politika kampanjo de Viktor Orbán. En la sekva jaro li komponis sukcesan ŝlagron por Nox. En 2005 li fondis propran muzikan eldonejon. En 2012 Teatro Madách prezentis lian muzikalon. Ekde 2017 li studas laŭ koresponda kurso en Katolika Universitato Péter Pázmány.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Én, József Attila (2012, muzikalo en Teatro Madách)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]