Máté Fortunatus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Máté Fortunatus
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1490
en  Hungara reĝlando
Morto ĉirkaŭ 1528
en  Hungara reĝlando Eger
Lingvoj latina
Okupo
Okupo filologo
vdr

Máté Fortunatus, latine Matthaeus Fortunatus (Pannonius), laŭ la hungarlingve kutima nomordo Fortunatus MátéSzerencsés Máté [serenĉEŝ] estis hungaria klasika filologo, humanisto.

Máté Fortunatus[1] naskiĝis ĉirkaŭ 1490 en Hungara reĝlando, li mortis ĉirkaŭ 1528 en Eger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Malmulto estas konata ĉirkaŭ la originoj kaj juneco de Máté Fortunatus. Li eble estis de dalmata aŭ slavona deveno, sed estis naskita en Hungarlando. En 1506 li verkis poemon, en kiu li festis naskiĝon de la estonta reĝo Ludoviko la 2-a (Hungario). Li studis en Padovo, krome li kritikis verkon en:Naturales quaestiones fare de Seneko la Juna. La kritiko estis publikigita fare de Aldo Manuzio en Venecio en 1523. La antaŭparolo al la libro estas unu el la ĉefaj fontoj por la vivo de Fortunatus. En ĝi li raportas, ke li laboris pri eldono de la Naturhistorio de Plinio la Maljuna, sed ĝi ne estis publikigita. Erasmo de Roterdamo alte taksis la Naturales quaestiones, en sia reviziita eldono de Seneca li inkludis tiujn kritikojn (ŝajnas, ĉirkaŭ mil) kaj markis la nomon Fortunatus kiel kunaŭtoro.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Senecae Naturalium Quaestionum Libri VII. emend. et annotationibus. (1522, 1554)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]