Mór Adler
Aspekto
Mór Adler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Adler Mór |
Naskiĝo | la 24-an de majo 1826 en Óbuda (Hungario) |
Morto | la 12-an de oktobro 1902 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno (1842–1845) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Mór Adler, laŭ hungarlingve kutima nomordo Adler Mór estis hungara pentristo.
Mór Adler [1] naskiĝis la 24-an de majo 1826 en Óbuda, li mortis la 12-an de oktobro 1902 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mór Adler devenis el juda familio. Li komence lernis pentroarton en Pest (urbo), poste inter 1842–1845 en akademio en Vieno de Leopold Kupelwieser kaj Thomas Ender. Dum lernado li vivtenis sin el pentrado de anatomiaj desegnaĵoj. En 1845 li lernis ankaŭ en Munkeno, inter 1846–1848 en akademio de Parizo, poste ankaŭ en privata lernejo. Hejmenveninta li vivis en urbo Pest, kie li ekspoziciis unue en 1851 - lastfoje en 1901. Kelkfoje li studvojaĝis al Francio kaj Italio. Li pentris ĉefe portretojn kaj aĵpentraĵojn.
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Aŭtuna aĵpentraĵo
- Portreto pri József Eötvös (1872)
- Memportreto