Mückenbornberg
Aspekto
Mückenbornberg | |||
---|---|---|---|
monto • monteto | |||
Alteco | 692,6 m | ||
Situo | distrikto Trier-Saarburg, Rejnlando-Palatinato, Germanio | ||
Montaro | Schwarzwälder Hochwald | ||
Geografia situo | 49° 36′ N, 6° 50′ O (mapo)49.6051388888896.8398611111111Koordinatoj: 49° 36′ N, 6° 50′ O (mapo) | ||
| |||
| |||
La Mückenbornberg estas 692,6 m alta monto en la mezmontaro Schwarzwälder Hochwald, suda parto de la mezmontaro Hunsrück, apud Kell am See en Rejnlando-Palatinato, proksime al la limo al Sarlando.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Mückenbornberg estas la flankpinto de la ĉ. 1,4 km sudoriente situanta monto Teufelskopf (alteco 695,0 m) kaj situas inter Kell am See en la nornordokcidento, Grimburg en la nordoriento, Wadrill (najbaranta sarlanda distrikto Merzig-Wadern) en la sudoriento kaj Waldweiler en la okcidentnordokcidento. sude fontas la Prims-alfluanto Wahnbach kaj iom okcidentnordokcidente la Ruwer-alfluanto Burkelsbach. Kelkaj kilometroj oriente fluas la Prims-alfluanto Wadrill.