Młynary

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Młynary
germane: Mühlhausen

Blazono

Blazono
urbo
Młynary (Pollando)
Młynary (Pollando)
DMS

Map

Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Elbląg
Komunumo Komunumo Młynary
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 54° 11′ N, 19° 44′ O (mapo)54.18722222222219.729166666667Koordinatoj: 54° 11′ N, 19° 44′ O (mapo)
Areo 2,76 km²
Loĝantaro 1792 (en 2017)
Loĝdenso 668,1 loĝ./km²
Poŝtkodo 14-420
Telefona antaŭkodo 55
Aŭtokodo NEB
TERYT 6283504064
Estro Jadwiga Regina Semmerling
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Dworcowa 29
Poŝtkodo de estraro 14-420
Telefono de estraro 55 248-60-06
Fakso de estraro 55 248-64-00
vdr

Młynary (germane: Mühlhausen) estas urbo en la Varmia-Mazuria Provinco de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Młynary en distrikto Elbląg.

La paroka preĝejo de Sankta Petro

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝloko esis lokitaj fare de germanaj kavaliroj de la Teŭtona Ordeno ĉirkaŭ la jaro 1327 en la centro de la regiono nomata Pogezanio. Fondinto de la urbo estis la teŭtona komandanto el la kastelo en Elblongo Hermann von Öttingen. La unuaj setlantoj estis la grupo da kelkdeko de personoj el Turingio. Ili nomis la burgon ĉe la rivero Bauda (vidu la suban foton) por memorigi la urbon el kiu ili venis - do la urbon Mühlhausen. Młynary esti lokigitaj laŭ leĝo de Culm an der Weichsel (nun Chełmno). Tiu urbo troviĝis sur la iamaj traktoj el Elbing kaj Frauenburg (nun Frombork) al Mehlsack (nun Pieniężno) kaj el Braunsberg (nun Braniewo) al Preußisch Holland (nun Pasłęk). En la jaro 1329 tio estis malgranda urbo ĉirkaŭita per masonitaj fortikaĵoj. Inter la fortikaĵoj estis la defend-preĝejo. La mezpoka urbo istis laŭ la plano de kvadrato, kun la kvadrata urboplaco meze kaj la reto de perpendikularaj stratoj elirantaj de la anguloj de la urboplaco. En la urbo estis du katastrofaj brulegoj (incendioj) dum la jaroj 1414 kaj 1455. La urban privilegion oni renovigis en la jaroj 1338 kaj 1404. En la jaro 1440 la urbo aliĝis al la Prusia Konfederacio. La ŝanĝoj de la ĉefaj komercaj vojoj influis la stagnadon de la urbo, kiu pro tio estis preskaŭ la sama ĝis la 19a jarcento.

Dum la reformacio la defend-preĝejo ekiestis en la manoj de protestantoj. Post la sekularigo de Duklando Prusio en la jaro 1525 la urbo eniris en la Duklando Prusio. La urbo neniam havis la rolon de de granda centro, kaj la urbanojn ofte trafis epidemiojn. La urbo dum sia ekzistado ofte estis detruita per la militoj kaj brulegojn (incendiojn). En la jaro 1628 la urbon ekokupis la sveda armeo, kiu priŝtelis ĝin de ĉiuj riĉaĵoj kaj finfine forlasis. Ian stabilecon al la urbo donis en la jaro 1678 la lokigo ĉi tien de la prusa garnizono, kiu restadi tie ĝis la jaro 1806. De la jaro 1713 dum tri jaroj daŭris la konstruado de la fak-trab-mura urbodomo en la centra punkto de la urbo, kie estas nun la urboplaco. En la jaro 1752 la urbo fariĝis parto de la novkreita distrikto Mohrungen. Dum la Sepjara milito (1756-1763) la urbo estis okupitaj fare de rusia armeo, kio malboniĝis la ekonomion de la urbo. En la jaro 1760 tie estis 676 da loĝantoj.

La elfluejo de rivero Bauda al la Vistula Laguno

En la jaro 1807 dum la napoleonaj militoj al urbo eniris la taĉmentoj de la armeo de Napoleono Bonaparte. Ilia restado daŭris pli ol unu jaro. Ĉe Młynary okazis ankaŭ la batalo de kozakoj kun francoj en la jaro 1813. En la jaro 1815 Młynary ektroviĝis en la distrikto Preußisch Holland. En la jaro 1871, en la grandega brulego (incendio) estis ruinigita la urbodomo. Tute novajn perspektivojn por Młynary donis en la jaro 1852 la fervojo Elbing-Braunsberg, kiu estis la ĉeftrako nomata Ostbahn, liganta Berlinon kun Kenigsbergo. La bona trajno-komunikado disvolviĝis la lignan industrion, ankaŭ ekfunkciis la bierfabriko kaj tanejo. La urbeto fariĝis la plej grava industri-centro en la distrikto. En la jaro 1900 ekfunkciis la telefona reto, kaj en la jaro 1901 estis konstruita elektrocentralo. La nombro de la loĝantoj estis 2439 en la jaro 1885, kaj 3006 - en la jaro. En januaro 1945 en la urbon ekokupis la taĉmentoj de la Ruĝa Armeo. Detruita estis la urbo 80%, kaj la centro 100%, plimulto de la germanoj fuĝis antaŭ la proksimiĝanta milit-fronto. Laŭ la decidoj de Potsdama konferenco la resto de la germana loĝantaro estis translokigita al Germanio. Ilian lokon prenis la polaj setlantoj, grandparte forpelitaj de la orienta Pollando, nun okupita fare de Sovetunio. Młynary de la jaro 1999 administracie apartenas al la distrikto Elbląg kaj al la Varmia-Mazuria Provinco.

Bibliografio:

  • Jerzy Białobrzeski (2008): Młynary. Małe miasto 1327-2007, Adam Białobrzeski, Olsztyn.
  • Zofia Biedrzycka-Gozdek (1971): Szlaki turystyczne Warmii i Mazur: Olsztyn, Łukta, Morąg, Pasłęk, Młynary, Frombork, Wojewódzki Ośrodek Informacji Turystycznej, Olsztyn.
  • Tomasz Darmochwał, Marek Jacek Rumiński (1996): Warmia Mazury. Przewodnik, Agencja TD, Białystok.
  • Georg Hermanowski, Heinz Georg Podehl (1996): Ostpreußen Lexikon: Geografie, Geschichte, Kultur, Bechtermunz Verlag, Augsburg.
  • August Eduard Preuß (1835): Preußische Landes- und Volkskunde oder Beschreibung von Preußen. Ein Handbuch für die Volksschullehrer der Provinz Preußen, so wie für alle Freunde des Vaterlandes, Gebrüder Bornträger, Königsberg.
  • Guido Stark (1927): Geschichte der Stadt Mühlhausen in Ostpreussen. Selbstverlag der Stadtverwaltung, Mühlhausen.
  • Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1885): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, volumo 6, nakładem Władysława Walewskiego, Varsovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]