NGC 5194

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el M51)
NGC 5194
Galaksio Listo de galaksioj
NGC 5194
NGC 5194
galaksio de Seyfert • galaksio de Seyfert de tipo 2 • aktiva galaksiogalaksiointeraganta galaksioradiogalaksio • astra radiofonto • infraruĝa fonto • astrofizika iksradia fonto • stelo
Historio de esploro
Trovinto Charles Messier
Dato de trovo 13-a de oktobro 1773
Indikoj NGC 5194, IRAS13277+4727, UGC 8493, KCPG 379A, MCG 8-25-12, ZWG 246.8, VV 1, VV 403, ARP 85, PGC 47404
Observaj datumoj
(Epoko J2000.0)
Speco Sbc
Rektascensio 13h 29m 52,6s
Deklinacio +47° 11' 44"
Ruĝenŝoviĝo
Distanco
Videbla magnitudo (V) 8,1
Fota magnitudo (V) 8,9
Videblaj ampleksoj 11,2' × 6,9'
Surfaca heleco 12,7
Angula situo 7
Konstelacio Ĉashundoj
Fizikaj ecoj
Radiuso
Absoluta magnitudo (V)
Ecoj
vdr

NGC 5194 (aliaj indikoj — IRAS13277+4727, UGC 8493, KCPG 379A, MCG 8-25-12, ZWG 246.8, VV 1, VV 403, ARP 85, PGC 47404) estas galaksio en konstelacio Ĉashundoj. La nomon de tiu galaksio en pluraj lingvoj eblas traduki "vortica galaksio".

Tiu objekto estis jam en la originala versio de NGC-katalogo. Ĝi kaj la akompananta galaksio NGC 5195 povas facile esti observata per malgrandaj teleskopoj. Ankaŭ profesiuloj observas ĝin por studi la interagojn de galaksioj.

Akompananto[redakti | redakti fonton]

Kelkaj dek jaroj antaŭe oni ne sciis certe, ĉu la akompananta galaksio NGC 5195 estas vera akompananto aŭ nur iu alia galaksio pasanta je distanco. Nun, post evoluo de radio-astronomio la interago estas pruvita.

Simuligoj pruvas, ke la strukturo de M51 esta kaŭzita de la transpaso de NGC 5195 trans la centra disko de M 51 antaŭ ĉirkaŭ 500 ĝis 600 milionoj da jaroj. En tiu modelo,[1] NGC 5195 venis de malantaŭe de M51 trans la disko al nia direkto kaj returnis malantaŭen antaŭ nur ĉirkaŭ 50 ĝis 100 milionoj da jaroj. Nun ĝi estas iom malantaŭ M51.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Salo, Heikki; Laurikainen, Eija (1999). “A Multiple Encounter Model of M51”, Astrophysics and Space Science 269/270, p. 663–664. doi:10.1023/A:1017002909665. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


NGC 5191 | NGC 5192 | NGC 5193 | NGC 5193A | NGC 5194 | NGC 5195 | NGC 5196 | NGC 5197 | NGC 5198

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pli detala foto (kaj multaj aliaj de Hubble)je http://hubblesite.org/gallery/album/galaxy_collection/pr2005012a/