Maŝino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maŝino estas kompleksa ilo el moveblaj kaj nemoveblaj eroj , kies ĉefa celo estas transformi energion. Maŝino kapablas funkcii kiel memstara unuo, esence sendepende de la ĉirkaŭaĵo. Ĝiaj unuopaj eroj ne estas celkonvene uzeblaj ekster la tutaĵo de la maŝino. Maŝino estas komplika establaĵo (instalaĵo). Por ĝusta kaj efika laboro havas ĉiu elemento, ĉiu parto sian difinitan funkcion, taskon. Maŝino estas sistemo de elementoj farantaj devigajn movojn kaj produktantaj utilan laboron aŭ ŝanĝantaj energion (energiformon). Se temas nur pri movo (deviga) sen produktiva laboro, oni parolas pri mekanismo.

Bildgalerio

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverbo pri maŝino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Li mensogas maŝine. 

Eksteraj ligiloj

greke http://www.mech.t.u-tokyo.ac.jp/annai.html greke http://www.techno.edu.ru greke http://polymus.ru greke http://www.cplire.ru/rus/index.html

Referencoj