Macedonia Blas Flores

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Macedonia Blas Flores
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1957 (1957-11-30) (66-jaraĝa)
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Meksiko
Okupo
Okupo aktivisto pri virinaj rajtoj
vdr

Makedonio Blas Flores (1958) estas defendantino de la homaj rajtoj en Meksiko. Ŝi devenas de la popolo otomí (hñañú) kaj kandidatino al la Nobel-premio pri paco en 2005 por la aktivismo kiun ŝi entreprenis kontraŭ la hejma perforto farita kaj kontraŭ ŝi mem kaj kontraŭ la virinoj de sia indiĝena popolo.[1][2][3] Depost 1997 ŝi estras la civilan asocion Fotzi Ñahño (helpo al la hñañús)[2][3].

Citaĵo
 Tio kion mi faras estas bone, ĉar mi laboras ne nur por mi mem sed por ĉiuj virinoj, kiuj suferas (hejman) perforton 
— Escobar Ledesma, Agustín (la 25-an de septembro 2005). «El Nobel de la Paz para Macedonia». La Jornada Semanal.

Kandidateco al la Nobelpremio pri paco[redakti | redakti fonton]

En 2005 ŝi estis proponita de la asocio "1000 virinoj por la Nobel-premio pri paco" por ricevi la koncernan premion pro sia aktivismo favore al la virinoj de sia komunumo.

Aktivismo[redakti | redakti fonton]

Macedonia laboras en sia civila asocio donante atelierojn al la virinoj de sia komunumo pri genra perforto, pri prevento de la perfortoj al knabinoj kaj indiĝenaj virinoj kaj pri prevento de alkoholismo ĉe virinoj[3]. Ŝi ankaŭ partoprenas en projektoj por la semado de legomoj kaj apogas la inan ekonomian disvolviĝon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (es) Arreola, Juan José, «Indígena otomí lucha contra la violencia Arkivigite je 2008-09-19 per la retarkivo Wayback Machine». El Universal, la 6-an de marto 2008, alirite la 6-an de decembro 2020.
  2. 2,0 2,1 (es) Escobar Ledesma, Agustín, «El Nobel de la Paz para Macedonia», La Jornada Semanal, la 25-an de septembro 2005.
  3. 3,0 3,1 3,2 (es) Winocur, Mariana, «Macedonia Blas: Morir en defensa de los indígenas». Revista Milenio, la 7-an de aprilo 2008, arĥivita de la originalo, la 17-an de aŭgusto 2016.