Macjo (regno)
Macjo | ||||||
| ||||||
Geografio | ||||||
Ĉefurbo: | Viratnagar
| |||||
Loĝantaro | ||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||
| ||||||
Macjo (Matsya) estis raĝlando de unuiĝintaj triboj kaj unu el la dek ses grandaj regnoj dum la veda epoko laũ la Mahabarato kaj la budhisma Aṅguttaranikāya de la —6-a jarcento. En la fino de la veda periodo, ties teritorio troviĝis sude de la kuruoj kaj okcidente de la rivero Jamuno, kiu estis la landlimo kun Panĉalo.
Etimologio[redakti | redakti fonton]
Matsya signifas fiŝon en Sanskrito kaj estas la nomo de Macjo, la avataro de Viŝnuo de la Matsyapurana, kiu helpis la manuon dum la diluvo.
Moderna Macjo[redakti | redakti fonton]
Inter 1947 kaj 1949, moderna ŝtato nomita Unuiĝintaj Ŝtatoj de Macjo (United State of Matsya) estis kreita.