Plano Madagaskaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Madagaskarplano)

La plano Madagaskaro estis propono de la nazia germana registaro por perforte relokigi la judan loĝantaron de Eŭropo en la insulo Madagaskaro. Franz Rademacher, estro de la Jud-Departemento de la germana Ministerio de Eksteraj Aferoj, proponis la ideon en Junio 1940, jam antaŭ la falo de Francio. La propono postulis la redonon de la kontrolo de Madagaskaro, tiam franca kolonio, al Germanio kiel parto de la baldaŭa pactraktado.

Loko de la insulo Madagaskaro, tiam franca kolonio, ĉe la sudorienta marbordo de la afrika kontinento.

La ideo perforte resetligi la polajn judojn en Madagaskaro, kiu tiam formis parton de la Franca Imperio, estis esplorita de la pola registaro jam en 1937,[1][2] sed la laborgrupo sendita por taksi la eblojn de la insulo determinis, ke ĝi povus gastigi nur inter 5 000 kaj 7 000 familiojn, aŭ eĉ nur 500 laŭ kelkaj ĉirkaŭkalkuloj. Ĉar la klopodoj de la nazioj por helpi la elmigradon de la juda loĝantaro el Germanio antaŭ la Dua Mondmilito havis nur malgrandan partan sukceson, la ideo deporti judojn al Madagaskaro estis rekaptita de la nazia registaro en 1940.

Rademacher rekomendis la 3an de Junio 1940, ke Madagaskar iĝu destino por la judoj de Eŭropo. Kun la aprobo de Adolf Hitler, Adolf Eichmann publikigis memorandon la 15an de Aŭgusto 1940 en kiu oni petis la resetlejon de unu miliono de judoj jare dum kvar jaroj, kun la insulo regata kiel polica ŝtato sub la SS. Oni supozis, ke multaj judoj pereos pro la malfacilaj vivkondiĉoj kiujn devos suferi la judoj se oni aplikos la planon.[3] La plano ne estis aplikebla pro la navigblokado fare de la britoj. Oni prokrastis la planon post la nazioj estis venkitaj en la Batalo de Anglio en Septembro 1940, kaj oni arkivigis ĝin definitive en 1942 pro la iniciato de la Fina Solvo, nome la sistema politiko de genocido de judoj, al kiu oni tendencis en la Nazia Germanio.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Browning, Christopher R. (2004). The origins of the Final Solution: the evolution of Nazi Jewish policy, September 1939-March 1942. University of Nebraska Press. ISBN 0-8032-0392-6. OCLC 54860099. Konsultita la 20an de Novembro 2021.
  2. Nicosia, Francis R. (2008). Zionism and anti-semitism in Nazi Germany. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-88392-4. OCLC 156994668. Konsultita la 20an de Novembro 2021.
  3. Longerich, Peter (2010). Holocaust: the Nazi persecution and murder of the Jews. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-280436-5. OCLC 610166248. Konsultita la 20an de Novembro 2021.
  4. Browning, Christopher R. (1992). The path to genocide: essays on launching the final solution. Cambridge University Press. ISBN 0-521-41701-5. OCLC 24952308. Konsultita la 20an de Novembro 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brechtken, Magnus (1997). Madagaskar für die Juden. Antisemitische Idee und politische Praxis 1885-1945. Munich: Oldenbourg. ISBN 3-486-56240-1.