Saltu al enhavo

Madejra palumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Madejra palumbo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba
Specio: Palumbo C. palumbus
Linneo, 1758
Subspecio: Madejra palumbo Columba palumbus maderensis
Victor Ritter von Tschusi zu Schmidhoffen, 1904
Columba palumbus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Madejra palumbo (Columba palumbus maderensis) estis endemia subspecio de la Palumbo (Columba palumbus) en Madejro, atlantika insularo de Portugalio.

La Madejra palumbo ege similaspektis kun la kontinenta Palumbo de Eŭropo, sed ties plumaro estis iom pli malhela, ĉefe en la supraj partoj kaj subaj flugilkovriloj. La vineca rozkoloro de la brusto estis pli etenda.

Ornitologo Ernst Johann Schmitz loĝis en la insularo de Madejro ĉirkaŭ 1896-1906, kiam la Madejra palumbo estis jam rara. Spite siajn grandajn penojn, Schmitz sukcesis kolekti nur kelkajn specimenojn kaj ovojn. Maje de 1924 jam oni ne trovis iun ekzempleron de Madejra palumbo, nek estis vidataj dum postaj jaroj eĉ de lokaj kolomboĉasistoj. Tiu subspecio estas plej probable formortinta nune.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]