Mafia Konsilisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Mafia Konsilisto (Konsiljero, itale Consigliere (/ˌkɒnsɪliˈɛəri/ KON-sil-ee-AERO-ee, plurale consiglieri) estas pozicio ene de la gvida strukturo de la sicilia, kalabria, kaj italusona mafio. La vorto estis popularigita de la romano La Baptopatro (1969) kaj ties filmaj adaptiĝoj. En la romano, la consigliere estas konsilisto al la estro (vokto?), la "Don" de la "familio" (preterleĝa kaj perforta negocaro), kun la suplementa respondeco reprezenti la estron en gravaj renkontiĝoj ambaŭ ene de la krima familio de la estro kaj al aliaj krimaj familioj [1].

La consigliere estas proksima, fidinda amiko kaj konfidulo, la mafia versio de plenaĝa ŝtatisto. Ili estas konsilisto al la estro en mafia krima familio kaj foje ila "dekstramana viro". Laŭ la naturo de la posteno, consigliere estas unu el la malmultaj en la familio kiu povas argumenti kun la estro kaj estas sufiĉe ofte taskita defii la estron kiam tio estas devigita, por certigi ke planojn estas erarimunaj [1]. En kelkaj prezentaĵoj, li estas senambicia kaj donas senpartian konsilon. Ĉi tiu pasiva bildigo de la consigliere ne tute aliĝas kun kio malmulte estas konata de consiglieri en la vera vivo.

En La Cosa Nostra estas tri kiuj "regas" familion: la estro, la subestro kaj la konsilisto. Tiu triopo konsistigas la superajn tri pozicioj kaj vir-triopo reganta la administro [2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Capeci, Jerry. The Complete Idiot's Guide to the Mafia. Indianapolis: Alpha Books, 2002. (ISBN 0-02-864225-2), p. 9.
  2. Garcia, Joaquin "Jack" and Michael Levin, (2008) Making Jack Falcone: An Undercover FBI Agent Takes Down a Mafia Family, p. 133. (ISBN 1-4165-5163-8).