Magallón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magallón
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50520
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 110  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 1° 28′ U (mapo)41.8326084-1.4609335Koordinatoj: 41° 50′ N, 1° 28′ U (mapo) [+]
Alto 419 m [+]
Areo 78,609335 km² ( 786 0.9 335 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Magallón (Provinco Zaragozo)
Magallón (Provinco Zaragozo)
DEC
Magallón
Magallón
Situo de Magallón
Magallón (Hispanio)
Magallón (Hispanio)
DEC
Magallón
Magallón
Situo de Magallón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Magallón [+]
vdr

Magallón [magaLJON] estas municipo de Hispanio, en la orienta parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Magallón estas municipa teritorio en la orienta parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas teritorion norde de Pozuelo de Aragón.

La loĝloko Magallón mem estas je 57 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 7 km de Borja, borde de la rivero Huecha. Ĝi estas sur 419 msm, alirebla el apuda Borja okcidente kaj el Gallur oriente laŭ la nacia ŝoseo N-122. Krome laŭ la regiona ŝoseo A-121 ĝi estas alirebla el Fuendejalón kaj pli sude el La Almunia de Doña Godina.

Nordokcidente: Agón kaj Borja Norde: Agón, Bisimbre kaj Mallén Nordoriente: Gallur
Okcidente: Borja kaj Albeta Oriente: Boquiñeni, Luceni kaj Pedrola
Sudokcidente: Alberite de San Juan Sude: Pozuelo de Aragón Sudoriente: Pedrola

Historio[redakti | redakti fonton]

Estus diversaj selejoj de iberoj ĉefe en Caraues (Caravis) de la 1-a jarcento a.n.e. kiu eĉ stampis monerojn. En romia epoko oni menciis la lokon kiel Caraví en la Itinero de Antonino de la 3-a jarcento. De tiu epoko restis vilaoj, ceramiko, iloj kaj bronzaĵoj pri konflikto pri akvo nun en la Muzeo de Zaragozo, trovita proksime de Magallón, sed en la teritorio de Agón.

Gotik-mudeĥara absido de la preĝejo Santa María de la Huerta.
Absido kaj sonorilturo, konstruita sur kastelturo, de la preĝejo de Sankta Laŭrenco.
Preĝejo de Sankta Laŭrenco.
Konvento de Dominikanoj, nun Kulturdomo kaj Urbodomo.

La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ Magallón estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. En 1366, la urbo estis kaptita de Bertrand Du Guesclin kaj Guillaume Boitel estre de franca armeo je la konto de la reĝo Henriko la 2-a (Kastilio). La kastelo ludis gravan rolon kiel defendejo, sed estis detruita dum la Milito de la du Petroj (1369). Oni reuzis turon por la sonorilturo de la preĝejo de Sankta Laŭrenco. La muregoj estus remasonitaj en 1610.

La loĝantaro post la kristana konkero en la areo restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia (unu kvinono) kaj ekonomia krizo, post la forpelo de la grava juda komunumo pli ol unu jarcento antaŭe.

Magallón demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Magallón oni malaltiĝis ĝis nunaj 1 118 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, vitejoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino, kaj ankaŭ oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo Santa María de la Huerta de kiu restas nur unika seplatera gotik-mudeĥara absido, du turoj, parto de ŝtuparo, freskoj ktp. La Konvento de Dominikanoj, konstruita en 1612, estas nun Kulturdomo kaj Urbodomo. La preĝejo de Sankta Laŭrenco estis ekkonstruita en 1533 sur la restaĵoj de la kastelo, havas kvinlateran absidon, barokan ĉefretablon, sonorilturon konstruitan sur kastelturo, du baptujojn (unu el ceramiko de Muel, alia el marmoro), kaj valorajn artaĵojn. La Ermitejo de Nuestra Señora del Rosario, el briko, estas ĉe la ĉefa placo. La Ermitejo de Sankta Sebastiano (konstruita en 1633-1634) estas je 9 km proksime de akvorezervejo. Krome estas ankaŭ la portikaroj de la placo, romidevena ponto kaj kontrolanta gvatoturo, romia azudo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]