Magazeno (armilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uja forprenebla magazeno por pistolo de kalibro 9mm

Magazeno estas ekipaĵo, en kiu estas ĉe kelkaj pafarmiloj deponataj kartoĉoj kaj donataj de tie en kameron, en kiu okazas ilia elpafado tra paftubo de la armilo. Metado de la kartoĉo povas esti aŭ mekanika (precipe kaŭzita per movo de levilo de finaĵo de armilo) aŭ memfaranta, nome aŭ plene aŭtomata aŭ duon-aŭtomata. La magazeno povas esti deprenebla aŭ ĝi povas esti firma parto de la armilo.

Plej ofta tipo de la magazeno estas deprenebla uja magazeno.

Bazaj tipoj de magazenoj[redakti | redakti fonton]

  • Tuba - la tubo metita paralele sub la paftubo, uzata precipe ĉe la plej malnovaj tipoj de ripetpafiloj, ĝis hodiaŭ uzata ĉe plimulto de ripet- kaj aŭtomataj kugletpafilo, escepto estas ekzemple Franchi SPAS-15.
  • Uja - plej ofte en aspekto de paralelepipedo.
  • Revolvera - iam ankaŭ rotacia, en aspekto de rotacia cilindro, metita paralele kun kaso de paftubo, en kiu estas kartoĉoj metitaj paralele kun la akso de paftubo, donado de la kartoĉoj estas kaŭzita per turniĝado de magazeno ĉirkaŭ ties akso, sed ĉi tie la kartoĉoj estas ankaŭ lokigitaj en kamero, kiu ne estas firma parto de la armilo.
  • Tambura - eb formo de cilindro, kunigita kun la armilo, el kiu la kartoĉoj estas forprenataj helpe de movo de donigilo de la finaĵo. Ĝi estis en la pasinteco uzata ĉe kelkaj mitraloj, ekzemple ŜpaginSuomi. Eĉ nuntempe estas por iuj armiloj fabrikataj grandkapacita magazenoj, krom tamburaj ekzemple la t.n. papiliaj dutamburoj por armiloj de tipo AR-15.

Diska - la kartoĉoj estas aranĝitaj en rondon en plata disko kutime per pinto antaŭen. Ekzemplo povas esti maŝinpafilo Vickers Berthier.

Kartoĉa zono[redakti | redakti fonton]

Al la sama celo kiel magazeno servas ĉe kelkaj armiloj, ekzemple maŝinpafiloj, la kartoĉa zono. Tiu estadas okaze de permanaj maŝinpafiloj lokigita en ujo alfiksigebla al la maŝinpafilo, ekzemple en ujo de tambura formo (RPD) aŭ aliaj ujoj kutime lokigitaj surflanke de kesto de finaĵo (M-60).