Magdaléna Černáková
Aspekto
| Magdaléna Černáková | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 19-an de marto 1914 (111-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Slovakio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Magdaléna Černáková, naskiĝis la 19-an de marto 1914 en Mikulovo - instruistino. Esperanton ŝi ellernis en diversaj someraj E-lernejoj; poste mem instruis E-on en Pollando (Vladislavovo) kaj Bulgario (Vinica); gvidis kursojn de E-o por komencantoj kaj progresantoj en Košice; instruis dum SELKO 1975; partoprenis UK-ojn en Varna (1978), Budapeŝto (1983) kaj Varsovio (1987); profesie estis instruistino de la rusa lingvo; distingita de SEA per la bronza honorinsigno.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Esperantisto Slovaka 3/1984, p. 47
Ján Vajs: 100 gravaj personoj (de slovaka E-movado), II-a eldono, por LEK eldonis Espero 2009.

