Magnezia citrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magnezia citrato
Magnezia citrato
Plata kemia strukturo de la
Magnezia citrato
Magnezia citrato
Tridimensia kemia strukturo de la Magnezia citrato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Trimagnezia salo de la citrata acido
  • Trimagnezia salo de la 2-hidrokso-propano-trikarboksilata acido
  • 2-hidrokso-propano-trikarboksilato de trimagnezio
Kemia formulo
C12H10Mg3O14
CAS-numero-kodo 337376-15-5
ChemSpider kodo 2925651
PubChem-kodo 6099959
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora, blanka aŭ flaveca senodora solidaĵo kun amara gusto
Molmaso 451,113g mol−1
Denseco 1,305 g/cm−3[1]
Fandpunkto 184°C
Bolpunkto 309,6°C [2][3]
Refrakta indico  1,6257
Ekflama temperaturo 155,2°C [4]
Solvebleco Akvo:solvebla[5]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P280, P305+351+338, P337+313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Magnezia citratoC12H10Mg3O14 estas magnezia salo de la citrata acido kun magnezia hidroksido, blanka solidaĵo solvebla en akvo kaj nesolvebla en alkoholo, uzata kiel nutroaldonaĵo, konservaĵo kaj kelkfoje kiel gustigaĵo. Magnezio estas indikata kontraŭ fibromialgia sindromo, kronika muskola laceco, doloro kaj angoro. Unu el la ĉefaj roloj de la magnezio estas reguligi la muskolajn kuntiriĝojn. Ĉi tio okazas ĉar ĝi partoprenas en la transporto de kalio trans ĉelmembranojn. Same, ĝi donas petveturon al sia kunulo kalcio kaj helpas formi ATP-on, molekulon kiu stokas la bazan energion de la organismo. Ĝi ankaŭ estas sanga vaskula dilatigilo.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de magnezia citrato per neŭtraligo de la citrata acido kun magnezia hidroksido:

3 magnezia hidroksido+ 2citrata acido magnezia citrato + 6akvo

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de magnezia citrato per acida transesterigo:

3 magnezia karbonato + 2 citrata acido magnezia citrato + 3karbonata acido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de magnezia citrato per estera transesterigo:

3 magnezia formiato + 2 metila citrato magnezia citrato + 6 metila formiato

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de magnezia citrato per acida transesterigo:

3 magnezia oksalato + 2 citrata acido 2 magnezia citrato + 3 oksalata acido

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

  • Hidrolizo de magnezia citrato:

magnezia citrato 2 citrata acido + 3 magnezia hidroksido

Reakcio 6[redakti | redakti fonton]

  • Sapigo de magnezia citrato:

magnezia citrato + 6 natria hidroksido 2 natria citrato + 3 magnezia hidroksido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]