Magyarföld
Etoso
Magyarföld [madjarfold] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti. La loknomo signifas: hungara-tero.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 27
- Poŝtkodo: 8973
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°46′40″N 16°25'02″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Magyarföld situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Őriszentpéter troviĝas 9, Lenti 23, Szentgotthárd 27 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la onidiro slovenoj, germanoj kaj kroatoj fondis la vilaĝon en la 14-a jarcento, kies nomo estis Dobornok. En 1469 jam ĝi havis doganprenan rajton kun titolo kampurbo. Inter 1773-1912 la loknomo estis Dobraföld. En Magyarföld migra poŝto servas. La municipa administracio en Csesztreg funkcias.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- sonorilostablo
- protektata naturaĵo de 1976
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo Arkivigite je 2021-09-26 per la retarkivo Wayback Machine