Mahathir bin Mohamad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mahathir bin Mohamad

Tun D-ro Mahathir bin Mohamad (n. 10-a de julio 1925) estis la kvara ĉefministro de Malajzio de 1981 ĝis 2003. Antaŭ sia politikistiĝo li laboris kiel infankuracisto en la insularo Langkawi. D-ro M., kiel li kromnomiĝas, atingis povon en la 70-aj jaroj dum membriĝo en la partio UMNO, kiu ĉiam aŭ memregis aŭ kunregis la landon. Tiel li estis gvidanta politikisto de la koalicio Barisan Nasional en kiu UMNO kaj aliaj partioj unuiĝas la diversajn popolojn de multetna landego.

En 1998 Mahatihir bin Mohamad senpostenigis sian vic-ĉefministron Anwar Ibrahim, kiu malliberiĝis en 1999 pro (nepruvitaj) "samseksemaj praktikoj". Nur en 2004 Anwar Ibrahim reliberiĝis.

Ĝis hodiaŭ Dr. Mahathir membras en la aro de la famaj sudorientasiaj politikistoj. Kvankam lia gvidado ne estis klare demokrata, sendube li atingis celojn pro moderniĝo de Malajzio. Cetere la popolo estimas lian kritikemon al la politiko de Usono kaj Izraelo. Ekzemple larĝaj grupoj en Malajzio poris liajn paroladon ĉe kunveno okaze de la Tago de Homaj Rajtoj en septembro 2005 en kiu li akuzis Usonon pro ŝtata terorismo: [1] "Kiuj estas la teroristoj? La homoj surtere kiuj estas bomataj aŭ la bombantoj?"