Anwar Ibrahim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anwar Ibrahim
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1947 (1947-08-10) (76-jaraĝa)
en Cherok Tok Kun
Lingvoj malaja
Ŝtataneco Malajzio
Alma mater Universitato Malaja • Malay College Kuala Kangsar • Stowell National School
Subskribo Anwar Ibrahim
Familio
Patro Ibrahim Abdul Rahman
Edz(in)o Wan Azizah Wan Ismail
Infano Nurul Izzah Anwar
Parencoj Mariah Khamis
Yin Shao Loong
Wan Ismail Wan Mahmood
Okupo
Okupo politikisto
TTT
Retejo http://anwaribrahimblog.com
vdr

Malaja nomo: La nomparto "Ibrahim" estas patronimo kaj ne familia nomo; la persono nomiĝas Anwar.

Anwar Ibrahim (malaje: أنور بن إبراهيم; naskiĝis la 10-an de. aŭgusto 1947 en Bukit Mertajam, Penang, Malajzio[1]) estas malajzia politikisto kaj estas ĉefministro de Malajzio ekde novembro 2022[2]. En la fruaj 1970-aj jaroj li estis unu el la fondintoj de la islama movado en Malajzio kaj estis implikita en la demokratiiga procezo.

Post kiam lia edzino Wan Azizah Wan Ismail rezignis pri ŝia mandato, Ibrahim estis April 2008 elektita kiel ŝia posteulo al parlamento

Inter 1986-1990 li estis ministro pri edukado. Laŭ lia iniciato, lernejoj kaj la amaskomunikilaro komencis enkonduki norman elparolon de la malaja lingvo, proksime al la elparolo de la indonezia lingvo.

Ibrahim estas unu el la 138 subskribintoj de la malfermita letero "Komuna vorto inter ni kaj vi" (angle A Common Word Between Us & You), kiun personecoj de Islamo sendis la 13-an de oktobro 2007 al givdantoj de kristanaj eklezioj ĉie (angle: Christian Church Leaders Everywhere[3].

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • La ĉefmedalo "Al la centjara jubileo de Iqbal" de la Prezidento de Pakistano (1979)
  • Premio "Modera islamano" Premio de la Centro por Islamaj kaj Demokratiaj Studoj (Usono, 2005)
  • Inkludo en la liston de la 100 plej influaj homoj en la mondo de la revuo Time (2008)
  • Premio "Por elstara kontribuo al la evoluo de demokratio" de la Asocio de Islamaj Sociaj Sciencistoj (2010)

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La 3-an de januaro 2023, Anwar nomumis sian filinon Nurul Izzah kiel la altranga ekonomia kaj financa konsilisto de la ĉefministro, levante dubojn kaj disputojn inter ĉiuj partioj, ankaŭ ekigis kritikon prinepotismo de la registaro[4].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (de) Anwar Ibrahim, Munzinger Personen
  2. (en) "Anwar Ibrahim appointed as Malaysia's 10th Prime Minister", Bernama. la 24-an de novembro 2022.
  3. (en) Komuna Vorto Inter Ni kaj Vi (mallongigita formo) (PDF, 186 kB) Acommonword.com
  4. (en) Amy Chew, Malaysia PM Anwar's pick of daughter as adviser draws flak, Nikkei Asia, la 1-an de februao 2023