Makaono (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la heroo Makaono. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Makaono.
Makaono kiel kirurgo flegas la vundon de Menelaos

En la helena mitologio, la heroo Makaono, filo de Asklepio, estis kuracisto dum la Troja milito.

Li estis filo de Asklepio kaj de la nimfo Epiono ("Tiu, kiu forigas la malsanojn"). Edzo de Antiklio, li estis patro de Aleksanoro, Sfiro, Polemokrato, Nikomako kaj Gorgaso.

En la Troja milito, li estris tridek tesaliajn ŝipojn kun sia frato Podalirio. Ambaŭ fratoj estis kirurgoj por la grekaj trupoj. Makaono notinde kuracis Menelason kaj Filokteton. Li estis unu el la batalantoj kaŝitaj en la Troja ĉevalo.

La tradicioj neakordiĝas pri lia morto. Laŭ Homero, li estis mortigita de Eŭripilo filo de Telefo; laŭ Apolodoro, mortigis lin Pentesileo, reĝino de la Amazonoj.

Li estas sepultita fare de Hektoro en Gerenio en Mesenio, kaj ricevis kultojn de la loka loĝantaro.

Eksteraj ligiloj